Příbor
Příbor estas urbo en Ĉeĥio en Moraviasilezia regiono, situanta 11 km nordoriente de Nový Jičín. En 2024 ĝi havis 8 402 loĝantojn. Ĝi konatas precipe kiel naskiĝloko de Sigmund Freud. Por esperantistoj ĝi gravas ankaŭ kiel loko de la supozeble plej malnova neformala Esperanto-rondeto en la tiama Aŭstrio-Hungario (1897).
Příbor | |||
germane Freiberg | |||
urbo | |||
Příbor, en fono Šostýnské vrchy kaj Moraviasileziaj Beskidoj
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Příbor | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Nový Jičín | ||
Administra municipo | Kopřivnice | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Subbeskida montetaro | ||
Rivero | Lubina | ||
Situo | Příbor | ||
- alteco | 278 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 38′ 24″ N 18° 08′ 38″ O / 49.64000 °N, 18.14389 °O (mapo) | ||
Areo | 22,14 km² (2 214 ha) | ||
Loĝantaro | 8 402 (2024) | ||
Denseco | 379,49 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1178 | ||
Horzono | MET (UTC 1) | ||
- somera tempo | MET (UTC 2) | ||
Poŝtkodo | 742 58 ĝis 742 59 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0804 | ||
NUTS 5 | CZ0804 599808 | ||
Katastraj teritorioj | 4 | ||
Partoj de urbo | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Příbor | |||
Retpaĝo: www.pribor-mesto.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hukvaldy, Kateřinice, Sedlnice, Kopřivnice, Skotnice kaj Závišice.
Historio
redaktiLa vilaĝo estas menciata en la jaro 1178. La urbo Příbor estis fondita de grafo Frank Hückeswagen en la jaro 1251 en paralelograma bazplano. La placo estis de komence diagonale trahakita per la tn. Pola vojo. Fine de la 13-a jarcento aĉetis la urbon olomouca episkopo Arno kaj Příbor tiel fariĝis komune kun burgo Hukvaldy unu el administraj kaj ekonomiaj centroj de olomouca episkopujo. Fine de la 14-a jarcento estis la urbo ĉirkaŭbarita per remparoj kun tri enirejpordegoj. En la 16-a jarcento evoluis precipe teksprofesioj kaj komerco. Fine de la 17-a jarcento olomouca episkopo Karel la II-a el Lichtenštejn alkondukis ĝis Příbor piaristojn, kiuj ĉi tie fondis en la jaro 1694 gimnazion kaj kolegion. En la jaro 1875 estis fondita ĉeĥlingva instruista instituto (post tiu en Brno la dua en Moravio) kaj la urbo tiel fariĝis centro de klerigado en la Norda Moravio. En la jaro 1882 la germana minoritato realigis malfermon de germana unuklasa lernejo, kiu ekzistis ĝis fino de la II-a mondmilito. Dum la II-a mondmilito Příbor estis aligita al la Germana Regno. En 1989 la historia parto de la urbo estis proklamita protektata monumentrezervejo.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 6 281 |
1880 | 6 546 |
1890 | 6 634 |
1900 | 7 242 |
1910 | 8 354 |
1921 | 7 811 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 7 701 |
1950 | 6 149 |
1961 | 7 409 |
1970 | 8 378 |
1980 | 9 878 |
1991 | 8 887 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 8 754 |
2014 | 8 529 |
2016 | 8 466 |
2017 | 8 447 |
2018 | 8 437 |
2019 | 8 452 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 8 476 |
2021 | 8 222 |
2022 | 8 297 |
2023 | 8 364 |
2024 | 8 402 |
Vidindaĵoj
redaktiLa ĉefa placo havas arkadojn en tri flankoj. Estas sur ĝi konservitaj 44 burĝaj domoj kun plejparte renesancaj kernoj el la 2-a duono de la 16-a jarcento.
Sigmund Freud kaj Řehoř Volný havas en la urbo monumentojn.
Loko, kie Antonín Sattek, loka lernejestro kaj kronikisto (1901-1985), gvidis kursojn pri Esperanto kaj starigis monumenton por Theodor Čejka.
Famuloj
redaktiEn Příbor/Freiberg naskiĝis (kronologie):
- Gábor Graff (1696-1759), jezuita pastro kaj profesoro
- J. I. Buček (1714 – 1791), ekde la jaro 1776 profesoro de sciencoj en Praga Universitato
- Řehoř Volný (1793 – 1871), nomata patro de moravia patrujscienco kaj topografio
- Sigmund Freud (1856-1939), konata psikiatro kaj fondinto de psikoanalizo
Pluaj fotoj
redakti-
Panoramo kun preĝejo de Naskiĝo de Virgulino maria trans rivero Lubina
-
Placo de Sigmund Freud
-
Urbodomo (1937–1938) en Placo de Sigmund Freud
-
Kupra esplorlito de Sigmund Freud antaŭ lia naskodomo
-
Preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria
-
Strato Jičínská kun gimnazio
-
Monumento de Sigmund Freud malantaŭ la urbodomo
-
Preĝejo de sankta Kruco en strato Místecká
-
Pordego de preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria
-
Strato Místecká
-
Preĝejo de sankta Valentin
-
Monumento de verkisto Gregor Wolný ĉe stacidomo
-
Malnova tombejo kaj preĝejo de sankta Francisko el Asizo
-
Preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria
Eksteraj ligiloj
redaktiFonto
redakti- Informo de Vladimír Vojáček el Příbor