Oscar Rudolph Neumann
Oscar Rudolph Neumann (1867 – 17a Majo 1946) estis germana ornitologo.
Oscar Rudolph Neumann | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Oscar Rudolph Neumann | |||||
Naskiĝo | 3-an de septembro 1867 en Berlino | ||||
Morto | 17-an de majo 1946 (78-jaraĝa) en Ĉikago | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio Vajmara Respubliko Germana Imperiestra Regno Nazia Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Elsa Neumann (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biologo kuratoro scienca kolektisto botanika kolektisto natursciencisto borsisto verkisto de nefikcio mammalogist (en) esploristo ornitologo zoologia kolektisto vd | ||||
Laborkampo | Ornitologio vd | ||||
Aktiva en | Germana Orient-Afriko • Brita Somalio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Neumann veturis al Afriko kelkajn fojojn, partikulare inter 1892 kaj 1894, kaj priskribis multajn novajn afrikajn speciojn. El 1900 al 1901 li veturis tra Somalilando kaj suda Etiopio kun la germana ornitologo Barono Carlo von Erlanger, klarigante la informojn de antaŭaj esploristoj kaj kolektante nombrajn zoologiajn specimenojn.
El 1908, financaj malfacilaĵoj devigis Neumann trovi dungon ĉe la Naturhistoria Muzeo ĉe Tring, kie li laboris dum multaj jaroj. En la Nazia Germanio, li suferis rasan apartigon kaj foriris danke al la helpo de sia amiko Julius Riemer en 1941 el Berlino al Kubo kaj poste al Ĉikago, kie li laboris la finajn jarojn de sia vivo kiel zorgisto en la Field Museum of Natural History.
Nombraj zoologiaj specioj portas sian nomon, ekzemple:
- Neŭmana sturno (Onychognathus neumanni).[1]
- Neŭmana stumpovostulo (Hemitesia neumanni).
- Philochortus neumanni, lacerto el la genro Philochortus, priskribita de Paul Matschie en 1893.[2]
Publikaĵoj asociaj kun Neumann
redakti- Die Oligochäten Nordost-Afrikas, nach den Ausbeuten der Herren Oscar Neumann und Carlo Freiherr von Erlanger, W Michaelsen (1903) Zoologische Jahrbuecher (Systematik) 18: 435-556 - Tervermoj el Nordorienta Afriko, laŭ la kolektoj de Neumann kaj Erlanger.
- Scorpione und Solifugen Nordost-Afrikas, gesammelt 1900 und 1901 von Carlo Freiherrn von Erlanger und Oscar Neumann, Zoologische Jahrbuecher (Systematik) 18: 557-578 (1903) - Skorpioj kaj Solifugae kolektitaj en 1900/01 de Neumann kaj Erlanger.
- Ueber die von Herrn Dr Neumann in Abessinien gesammelten aulacopoden Nacktschnecken, (1904) Zoologische Jahrbuecher (Systematik) 19: 673-726 - Informo de Dro. Neumann rilate al la abisinia aŭlakopodaj limakoj.
- Homopteren aus Nordost-Afrika, gesammelt von Oscar Neumann, A Jacobi (1904) Zoologische Jahrbuecher 19: 761-782 - Homoptera el Nordorienta Afriko kolektitaj de Neumann.
- Schildkröten und Eidechsen aus Nord-Ost Afrika und Arabien. Aus Carlo v. Erlangers und Oscar Neumanns Forschungsreise, G Tornier (1905) Zool. Jahrb Syst 22: 365-388 - Testudoj kaj lacertoj el Nordorienta Afriko kaj Arabio, rilate al la ekspedicio de Erlanger kaj Neumann.
- Über nordost-afrikanische und arabische Kriechtiere, de Oscar Rudolph Neumann (1905) - Pri reptilioj de Nordorienta Afriko kaj Arabio.[3]
Referencoj
redaktiBibliografio
redakti- Oscar Neumann, "From the Somali Coast through Southern Ethiopian to the Sudan", Geographical Journal, 20 (October 1902), pp. 373-398