Oscar Luigi Scalfaro
Oscar Luigi SCALFARO (naskiĝinta la 9-a de septembro 1918 en Novara, mortinta la 29-a de januaro 2012 en Romo) estis itala politikisto kaj prezidanto de la Respubliko Italio de 1992-99.
Vivo politikista
redaktiLi jam frue engaĝiĝis en diversaj kristanaj organizoj kaj aliĝis dum la Dua mondmilito al la nove fondita Itala kristan-demokrata partio (DC). En 1943 li ekdeĵoris kiel juĝisto. En 1946 la juristo unuafoje elektitis kiel deputito por la nacia asembleo kies membro li neinterompite restis ĝis 1992.
Ekde de 1950-aj jaroj li plurfoje estis ŝtata sekretario kaj okupis diversajn ministrajn postenojn (i.a. tiun pri internaj aferoj de 1983-87 sub la socialdemokrato Bettino Craxi). Ekster tio li estris diversaj registaraj komisioj.
Post la demisio de Craxi li komisiitis formi novan registaron - sed ne sukcesis fari tion. Post la elektoj de aprilo 1992 li fariĝis prezidento de la Ĉambro de la deputitoj kaj jam la sekvintan monaton li iĝis finfine prezidanto de la Respubliko (antaŭulo estis Francesco Cossiga). Lia posteŭlo estis ekde majo 1999 Carlo Azeglio Ciampi.
Fare de multoj li estis konsiderata kiel modelo de politika integreco.[1]
Subnotoj
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiBiografio sur la oficiala retpaĝaro de la itala prezidenta kancelario.