Ortolph Fomann la Maljuna

germana filozofo kaj juristo

Ortolph Fomann la Maljuna (latinigite: Ortholphus Fomannus; naskiĝinta la 23-an de januaro 1560 en Schleusingen, mortinta la 19-an de majo 1634 en Jena) estis germana filozofo kaj jursciencisto.

Ortolph Fomann, juristo kaj filozofo

Patro lia estis la paroĥestro, dekano kaj supera inspektoro de Hennebergia Gimnazio Jacob Fomann (1533-1589 )[1] Post ĝuo de doma edukado li frekventis la gimnazion en sia naskiĝurbo kaj ekstudentis en 1580 ĉe la universitato de Jena kie li magistriĝis en la 1582-a jaro. Post prelegadoj en Jena li fariĝis en 1588 adjunkto de la filozofia fakultato kaj en 1589 profesoro. Tiufunkcie li devis inspekti kaj taksi la elekto-princujajn stipendiricevantojn.

Doktoriĝo pri juro venis en la 20.10.1595 kaj en 1599 li ekprofesoris ĉe la juristoj. Ĉi-konekte li fariĝis asesoro ĉe la Saksa kortega kortumo kaj en 1619 popola asesoro. En 1619 Fomann iĝis katedestro. Krome estis li asesoro ĉe la eklezia konsistorio kaj konsilisto de la kortegoj de Schwarzburg kaj Reuß. Krome li engaĝiĝis pri altlerneja organizado: trifoje estis li dekano de la fakultato pri juro kaj rektoro universitata dum la someraj semestroj 1595, 1606, 1616 kaj 1626. Tombo lia kun epitafo troviĝis en la (pereinta) Universitata Kirko.

En siaj skribaĵoj temas ekz. pri donacoj, heredoj, geedziĝoj, servutoj, feŭdoj, privilegioj de la palatinaj grafoj. Lia faklibro pri feŭdo dum multaj jardekoj en uzo estis.

Dufoje Fomann edziĝis: en aŭgusto 1587 de Christina Schober kaj en aprilo 1609 de Christina Schober. Li havis almenaŭ ok infanojn. Töchter.

Verkoj (elekto)

redakti
  • Synopsis iuris Iustinianei. Jena 1610.
  • Collegiae disputationes super institutiones imperatorias, digesta et consuetudines feudales.
  • Disputatio de iure et privilegiis Scholarium. Jena 1614.
  • Diss. de comitiis. Gießen 1615.
  • Diss. de comitibus palatinis eorumque iuribus. Jena 1625, 1635.
  • Diss. de iure pignorum et hypothecarum. Jena 1631.
  • Diss. de pacto retrovenditionis. Jena 1623.
  • Disp. de iure emphyteutico. 1624.

Literatur

redakti
  • Johann Caspar Zeumer, Christoph Weissenborn: Vitae Professorum Theologiae, Jurisprudentiae, Medicinae et Philosophiae qui in illustri Academia Jenensi, ab ipsius fundatione ad nostra usque tempora vixerunt et adhuc vivunt una cum scriptis a quolibet editis quatuor classibus. Johann Felici Bieleck, Jena, 1711, p. 77
  • Fritz Roth: Restlose Auswertungen von Leichenpredigten und Personalschriften für genealogische und kulturhistorische Zwecke. Selbstverlag, Boppard am Rhein, 1967, vol. 5, p. 48, R 4072 kaj 1970, volulmo 6, p. 324, R 5557
  • Professor Ortholph Fomann zu seinem 300. Todestage am 19. Mai 1934. (zs.thulb.uni-jena.de).

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. "Fomann (Jacob)", ĉe: Christian Gottlieb Jöcher (eld.): Allgemeines Gelehrten-Lexicon. Volumo 2: D–L. Johann Friedrich Gleditsch, Leipzig 1750, kol. 660