Orienta Uusimaa
Orienta Uusimaa estis administra provinco de Finnlando en la jaroj 1997–2010. Ĝi estis malfondita la 1-an de januaro 2011 kaj ĝia tuta areo nun apartenas al la provinco Uusimaa. La ĉi-suba artikolo pritraktas la provincon tia, kia ĝi estis ĝis la jarfino 2010.
Orienta Uusimaa | |||
---|---|---|---|
Historia provinco | |||
Blazono | |||
historia provinco de Finnlando, provinco de Finnlando [ ] | |||
Lando | Finnlando | ||
Ĉefurbo | Porvoo | ||
- koordinatoj | 60° 30′ 0″ N, 26° 0′ 0″ O (mapo)60.526Koordinatoj: 60° 30′ 0″ N, 26° 0′ 0″ O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 2 800,28 km² (280 028 ha) [ ] | ||
Areo | 2 800,28 km² (280 028 ha) [ ] | ||
Orienta Uusimaa | |||
Vikimedia Komunejo: Eastern Uusimaa [ ] | |||
En TTT: Oficiala retejo [ ] | |||
Orienta Novlando aŭ Orienta Uusimaa (finne Itä-Uusimaa [ˈitæˌuːsimɑː], svede Östra Nyland [ˈœstra ˈnyːland]) estas unu el 20 provincoj de Finnlando. Ĝi apartenas al la gubernio Suda Finnlando. La areo de la provinco estas 2.800 km² kaj fine de la jaro 2008 ĝi havis 93.491 loĝantojn. La ĉefurbo estas Porvoo.
La provinco ekestis kadre de la novordigo de la finnlandaj gubernioj en la jaro 1997 kaj konsistas el la orienta parto de la eksa gubernio Uusimaa (svede Nyland, "Novlando"). La teritorio situas ĉe la suda marbordo de Finnlando, kiu riĉas je apudmarbordaj insuletoj. La regiono estas agrikulture strukturigita. Triono de la loĝantoj de Orienta Novlando estas svedlingvanoj. El la dek komunumo du estas dulingvaj kun la sveda kiel ĉefa lingvo, ses dulingvaj kun la finna kiel ĉefa lingvo kaj du unulingve finnaj.
Komunumoj
redaktiAl la provinco apartenas 10 komunumoj, el kiuj 2 (en pli dika literaro) estas urboj. La nomo estas indikita en la lingvo de la urba plimulto, en la kazo de dulingvaj komunumoj la urbonomo en la malplimulta lingvo estas aldonata inter krampoj. La nombroj de loĝantoj estas laŭ la stato de la fino de la jaro 2008.
Iamaj komunumoj
redakti- Liljendal
- Pernå (Pernaja)
- Ruotsinpyhtää (Strömfors)