Ordeno de Kalatrava
(Alidirektita el Ordeno de Calatrava)
La Ordeno de Kalatrava (en hispana literumado Calatrava) estas religia kaj kavalira ordeno, fondita en la Regno de Kastilio en la 12-a jarcento de la abato Rajmundo de Fitero, cele protekti la vilaĝon de Kalatrava, situa ĉe la aktuala Ciudad Real. Ĝi apartenas al grupo de la cistercianaj ordenoj kaj aktuale havas nur honoran kaj nobelan karakteron, sed iam estis posedanto de grandaj teritorioj kaj multaj lokoj.
Ordeno de Kalatrava | |||||
---|---|---|---|---|---|
Kruco de la Ordeno de Kalatrava | |||||
kavalira ordeno | |||||
Komenco | 1158 vd | ||||
Lando(j) | Hispanio vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Calatrava la Nueva (en) Castle Calatravo (en) vd | ||||
Multaj vilaĝoj kaj urboj el la provinco de Ciudad Real portas tiu nomon kiel dua parto de la tutaĵo.