Olivia Kortas

germana kaj pola ĵurnalistino

Olivia KORTAS (naskiĝinta en 1995 en Munkeno) estas germana-pola ĵurnalistino kaj reportistino.

Post junulaj jaroj en Kollnburg[1], trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe Dominicus-von-Linprun-gimnazio en Viechtach en la 2012-a jaro kaj trejniĝoj ĉe la munkena komunikadbutiko WaldburgBeneckePR respektive la munkena artista agentejo Management-Lautenbacher, studis ŝi psikologion kaj komunikadsciencojn en Munkeno kaj internacian ĵurnalismon ĉe la Altlernejo pri komunikiloj kaj ĵurnalismo en Arhuzo kaj ĉe la universitato Utrecht.[2] Radifonie ŝi laboris por la elsendo Funkstreife de la munkena kanalo M94.5, televide por matztv (muenchenTV); libera kunlaborantino estis ŝi en la blogo "Europe's Footsteps in a Struggling World", ĉe la eostbavara magazino "Lichtung" kaj ĉe la munkena klaĉgazeto "TZ". Regionĵurnalismaj staĝoj plenumiĝis en Regen (februaro ĝis aprilo 2014), ĉe Menschen-in-Europa-Magazin (julio 2015 ĝis oktobro 2015) kaj en Zwiesel (februaro 2016 ĝis aprilo 2016).

Fokusoj ŝiaj ĵurnalismaj estas pri migrado, krizoj, naciismo, Meza Eŭropo kaj Orienta Eŭropo.[3] La lastpasintajn jarojn ŝi raportadis ekz. el Ugando, Kenio, Rusujo, Irako kaj Ukrainio. Inter 2018 kaj 2021 vivis Kortas en Varsovio, de kie ŝi ade informis pri la de ĉiuj eŭropanoj akre pridiskutita reformo de la pola justico, sociekonomiaj fonoj de balotadoj kaj protestoj kontraŭ pli severaj leĝoj kontraŭ aborto.

Regule Kortas publikigas artikolojn en jenaj internaciaj periodaĵoj: The Economist (UK), Al Jazeera (anglalingva servo), Die Zeit (DE), Der Standard (AT), Frankfurter Allgemeine Zeitung (DE), Frankfurter Allgemeine Sonntagszeitung (DE), Tygodnik Powszechny (PL), De Groene Amsterdammer (NL), De Standaard (BE), Jetzt.de, Cicero (DE), De Morgen (BE). Deĵoras ŝi ankaŭ por la televido de MDR kaj Deutsche Welle. Vivas Kortas en Berlino; invitatas ŝi ankaŭ al politikaj parolig-televidaĵoj, ekz. de ZDF.[4]

Premioj kaj stipendioj

redakti
  • Fonds Pascal Decroos (2016 kaj 2020/21)[5]
  • stipendio de Fondaĵo pri germana-pola kunlaboro (2019)[6]
  • Forschungspreis Osteuropa (2017)[7]
  • Hostwriter-Pitch-premio (2017)
  • Karl-Gerold-fondaĵo (2017)[8]
  • De Groene Amsterdammer Programm (2017)[9]

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Ingrid Frisch: "Bayerwaldlerin berichtet als Zeit-Korrespondentin aus der Ukraine" - ĉe: pnp.de, 27.7.2023
  2. etbiografio sur ŝia hejmpaĝo
  3. "Olivia Kortas wird Korrespondentin in Kiew" - ĉe: kress.de, 25.4.2023 (pri ŝia enpostenigo en Kievo fare de la semajngazeto "Die Zeit")
  4. elsendo de Markus Lanz - 21.11.2024
  5. "Olivia Kortas - Fonds Pascal Decroos voor Bijzondere Journalistiek"
  6. "Fundacja Współpracy Polsko-Niemieckiej - Aktuelles"
  7. "Recherchepreis Osteuropa" - (ĉe: Diakonie Württemberg)
  8. "Nicht willkommen – Karl-Gerold-Stiftung"
  9. "Olivia Kortas – De Groene Amsterdammer"