Ofelio (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ofelio. |
Ofelio estas la dua plej interna satelito de Urano.
Ofelio | |
Natura satelito de Urano (VII) | |
astronomia simbolo
| |
Kordelio (malsupre) kaj Ofelio
(supre, en cirklo kun numero 1986U8), paŝtist-satelitoj de la ringo epsilono''
| |
natura satelito de Urano • Paŝtist-satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Urano VII[1] |
Aliaj nomoj | S/1986 U 8 |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Ofelio (Shakespeare) vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Richard J. Terrile[1] |
Dato de malkovro | 20-a de januaro 1986[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 53 764 km[2] |
Discentreco | 0,00992[2] |
Klinangulo | 0,1036°[2] rilate al la urana ekvatoro |
Periodo | 0,3764 tago[2] |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
54 × 38 × 38 km 42 km[2] averaĝe |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
5,3 × 1016 kg 1,3 × 103 kg/m3 hipoteze 0,007 m/s2 ~ 18 m/s |
Rotacia periodo | Verŝajne kaptita |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 64 K |
Albedo Geometria albedo |
0,07 0,07 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 22,8 |
Malkovro
redaktiĜi estis malkovrita de Richard J. Terrile sur kliŝaĵoj[3] farita la 20-an de januaro 1986 de la kosmosondilo Voyager 2 kaj, oka satelito de Urano malkovrita en 1986, ricevis la maldaŭran nomon S/1986 U 8.
Oni ne plu revidis ĝin ĝis 2003, kiam la kosmoteleskopo Hubble permesis retrovi ĝin.
Nomo
redaktiLaŭ tradicio kiu volas, ke la uranaj lunoj ricevu nomojn de roluloj de William Shakespeare aŭ de Alexander Pope, Ofelio ricevis en 1988[4] la nomon (angle: Ophelia) de la filino de Polonius kaj fianĉino de Hamleto, de William Shakespeare.
Orbito
redaktiOfelio estas ekstera paŝtist-satelito de la urana ringo epsilono.
Ĝia orbito estas pli malalta ol la sinkrona orbito: kun orbita periodo de 0,376 tagoj kiam la rotacia periodo de Urano estas 0,71833 tagoj; ĝia turno ĉirkaŭ Urano estas pli rapida ol urana rotacio. Tia orbito estas nestabila, kaj la tajda forto malrapide bremsas Ofelion, ĝis faligi ĝin sur Uranon, aŭ pli verŝajne, diserigi ĝin en novan ringon.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Uranian Satellite Fact Sheet kaj Uranus' Known Satellites(angle)
- ↑ IAUC 4168: Sats AND RINGS OF URANUS; CCO (angle)
- ↑ IAUC 4609: ASM 2000 25; Sats OF SATURN AND URANUS; 3C 279, PKS 1510-089 AND OJ 287 (angle)
Eksteraj ligiloj
redakti- pole Ofelio, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"[rompita ligilo]
- angle Ofelio (angla versio)[rompita ligilo]
- angle Ofelio, el "Solar System Exploration" Arkivigite je 2007-08-01 per la retarkivo Wayback Machine
- france Ophelia ("Le système solaire à portée de votre souris")
- france Malgrandaj lunoj de Urano Arkivigite je 2010-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
- france Ofelio el la paĝaro de Jean-Michel
- germane Kordelio kaj Ofelio (el "Projekto Luno")