Oberndorf (Arnstadt)

Oberndorf estas urboparto de Arnstadt, Germanio. La laŭstrata vilaĝo troviĝas sudoriente de la urbokerno inter la montaro Reinsberge sude kaj la Turingia Baseno norde je alteco de ĉ. 320 metroj. Nordoriente limas Angelhausen, sude kastela monto de la iama Käfernburg-kastelo. La protektita kverko Preißeiche ĉe la rando de la naturprotektejo Hain estas limigo al la najbara vilaĝo Dannheim sude.

Oberndorf
komunumoparto en Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 99310
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 49′ N, 10° 59′ O (mapo)50.819110.9766Koordinatoj: 50° 49′ N, 10° 59′ O (mapo) [ ]
Alto 320 m [ ]
Horzono UTC 01:00 [ ]
Oberndorf (Turingio)
Oberndorf (Turingio)
DEC
Situo de Oberndorf
Oberndorf (Germanio)
Oberndorf (Germanio)
DEC
Situo de Oberndorf

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oberndorf (Arnstadt) [ ]
vdr
Oberndorf (Arnstadt), en la fono la urbocentro, maldekstre la belega Nikolao-kirko
Iama dukina bieno Dorotheental en Oberndorf, nun oldulejo

Historio

redakti

Ĉ. 600 metrojn eoste de la Käfernburg-monteto estas ĉe la norda rando de la Hain-altebenaĵo grupo da unuopaj tomboj, spuroj de la unuaj setlintoj el Bronzepoko en trafiknodeto. Similaĵoj oftas en Turingio, ekz. ĉe Ranis.[1] Ĝia unua endokumenta mencio estis en 1315.[2] Aliaj vilaĝoj najbaraj estas pli maljunaj havinte fondintojn pli memstarajn. La Preĝejo Sankta Nikolao el la 12-a jc estis la burga kapelo de la Käfernburg-kastelo. La ŝtonojn ĝiajn oni ekde la 16-a jarcento uzis por konstrui i.a. Kastelon Neideck.

Dorotheental

redakti

La bieno Dorotheenthal apartenis al la dukino estante ankaŭ porcelanaĵ- kaj pupfabriko (i.a. por la mondfamaj kolektoj Mon plaisir). Nuntempe ĝi estas maljunulejo (Dorotheental AG).

En 1715 posedis dukino Auguste Dorothea von Braunschweig-Wolfenbüttel en konstruaĵo apud la kirko provfabrikon pri fajenco. La saman jaron ŝi fondis la fabrikon en pli taŭga Dorotheental ĉar tie ĉe la rando de la Hain-arbareto estis proksimaj argilaj tavoloj. Pro malenspezoj ŝi ludonis la fabrikon, poste la tuto venditis. Ĝiaj posedantoj multis. Fajencfarado ekzistis surloke ĝis 1804.[3] La unua endokumenta mencio de setlejo en Dorotheental estis estinta en la 18.10.1717.

Referencoj

redakti
  1. Michael Köhler: Heidnische Heiligtümer – Vorchristliche Kultstätten und Kultverdachtsplätze in Thüringen. Jenzig-Verlag, 2007, ISBN 978-3-910141-85-8, p. 70,89,145 kaj 168
  2. Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer. Ein Handbuch. Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, 2010, ISBN 978-3-86777-202-0, p. 208.
  3. H.E.Müllerott: Bonifatius und die Wiege der Grafen von Käfernburg-Schwarzburg im Mittleren Thüringer Wald, Thüringer Chronik-Verlag, Arnstadt, 1994, ISBN 3-910132-21-9, p. 68