Novi Sad
Novisado[1] (kroate Novi Sad, serbe kaj rutene Нови Сад, hungare Újvidék, slovake Nový Sad, germane Neusatz) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, ĉefurbo de la provinco aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka (Južnobački Okrug). La nomo signifas nova ĝardeno. Ankoraŭ 1 urbo, 9 vilaĝoj kaj 5 suburboj apartenas al la municipo.
Novi Sad | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Serbio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 21000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 380 000 (2020) [ ] | ||||
Loĝdenso | 3 578 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 16′ N, 19° 50′ O (mapo)45.26444444444419.831666666667Koordinatoj: 45° 16′ N, 19° 50′ O (mapo) [ ] | ||||
Alto | 80 m [ ] | ||||
Areo | 106,2 km² (10 620 ha) [ ] | ||||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Novi Sad [ ] | |||||
| |||||
Bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiLa urbo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo, ĉe kunfluejo de kanalo Danubo-Danubo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Beogrado. Kontraŭe situas Petrovaradin.
Historio
redaktiRomianoj fondis urbon Cusom, poste avaroj, poste hungaroj ekde 895 vivis tie. Antaŭ la turkoj estis tie malgranda abateja bieno. Serboj servantaj la turkojn fondis la komunumon en 1694, kiu urbiĝis en 1748. Post la turkoj alvenis homoj el diversaj regionoj de Habsburga Imperio. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon. Fine Novi Sad apartenis al SHS. Inter 1941-1944 la urbo rehungariĝis. En 1942 jugoslaviaj partizanoj (tiutempe nelegalaj laŭ la milita juro) suferigis la loĝantaron. Sekve la hungara armeo faris tuturban razion, pli, ol mil homoj estis murditaj. Hungario enkarcerigis estrojn de la raziuloj. En 1944 Jugoslavio reokupis la regionon, partizanoj alvenis la unua, kiuj venĝis la razion. En la tuta regiono resume 40000 da hungaroj malaperis, oni rememoras pri nemarkitaj tomboj. La tuta germaneco estis deportita.
Dum la socialismo la urbo havis plurlingvan radiostacion. La hungarlingva dissendo estis aŭdata ankaŭ en Hungario pro la malsamaj kaj interesaj programoj.
En 1988 okazis jogurtorevolucio, ĉar oni ĵetis jogurtojn al la politikistoj. En 1999 NATO bombardis la urbon, la pontoj detruiĝis. Nun en Serbio ĉi tiu urbo estas la dua plej granda, loĝantaj serboj, kroatoj, hungaroj, slovakoj, germanoj kaj rutenoj.
Falo de la ŝirmejo ĉe la fervoja stacio Novi Sad estis malfeliĉo, kiu okazis 1-an de novembro 2024 je ĉirkaŭ 11:50 h ĉe la fervoja stacio Novi Sad. En la malfeliĉo mortis 14 homoj, inkluzive de sesjara knabo, dum tri personoj estis vunditaj. Tri junuloj estis grave vunditaj kaj restis en vivo-minaca stato. Inter la identigitaj viktimoj estis ok civitanoj de Serbio kaj unu persono el Nord-Makedonio.
Vidindaĵoj
redakti- urbodomo
- katolika preĝejo
- Katedralo de Sankta Georgo (Novi Sad)
Servoj
redaktiEsperanto en Novi Sad
redaktiTie ekloĝis Miĥail Solovjev en 1926, kaj tie okazis kongreso de SAT en 1969.
Vojvodina Esperanto-Ligo (serbe per latina alfabeto Savez za esperanto Vojvodine respektive cirile Савез за есперанто Војводине) estis Esperanto-asocio, kiu en 1954 ekfunkciis en la aŭtonoma regiono Vojvodino de la tiutempa Federacia Popola Respubliko Jugoslavio kaj havis sian sidejon en Novi Sad.
Famuloj
redakti- en la urbo naskiĝis kaj mortis:
- jugoslaviana hungara literaturisto László Gerold
- en la urbo naskiĝis:
- Ðorđe Stratimirović, kiu estis estro de serboj, kiuj atakis la hungaran armeon
- hungara advokato Aladár Balla
- hungara aktoro Tibor Kenderesi
- hungara-serba aktoro Katalin Ladik
- hungara-serba-germana aktoro Iván Petrovich
- hungara aldviolonisto István Ipolyi
- hungara artisto DrMáriás
- hungara bankisto Henrik Fellner
- hungara historiisto Erik Molnár
- hungara juristo Adalbert Barics
- hungara kalvinana pastro Angéla Beliczay
- hungara kuracisto Artúr Hámori
- hungara matematikisto Károly Tandori
- hungara poeto Károly Tamkó Sirató
- hungara reĝisoro Márton Garas
- en Novi Sad mortis:
- hungara literaturhistoriisto Imre Bori
- hungara fizikisto Béla Ribár
- hungara Ernő Király (komponisto)
- hungara pentristo József Ács
- János Bányai (redaktoro)
- jugoslavia hungara redaktoro Csaba Utasi.