Nikolaj Kapustin
Nikolai Girŝeviĉ Kapustin (ruse Николай Гиршевич Капустин; naskiĝis la 22-an de novembro, 1937 en Gorlovka, Ukraina SSR, Sovetunio — mortis la 2-an de julio 2020, Rusio) estis rusia komponisto kaj pianisto.
Nikolaj Kapustin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1937 en Horlivka |
Morto | 2-an de julio 2020 (82-jaraĝa) en Moskvo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Ukrainio Sovetunio Rusio |
Alma mater | Moskva Ĉajkovskij Konservatorio |
Familio | |
Infano | Anton Kapustin (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto pianisto |
Li komponas verkojn, en ĵaz-klasika stilo.
Kapustin studis pianon kun Avrelian Rubaĥ (studento de Felix Blumenfeld, kiu ankaŭ instruis Simon Barere kaj Vladimir Horowitz) kaj, poste, kun Aleksandr Goldenweiser ĉe la Moskva Konservatorio. Dum la 1950-aj jaroj li akiris reputacion kiel ĵazpianisto, aranĝisto kaj komponisto.
Inter aliaj, la pianistoj Steven Osborne, Marc-André Hamelin, kaj Masahiro Kawakami registris kompaktajn diskojn havantajn nur muzikon de Kapustin.
Eksteraj ligiloj
redakti- Retejo kun informoj pri Kapustin kaj novaĵoj Arkivigite je 2012-05-16 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Listo de komponaĵoj de Kapustin, kreita de Onno van Rijen Arkivigite je 2008-01-19 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Retejo pri Kapustin kaj lia muziko angle
- MusT, eldonejoj de la muziko de Kapustin angle
- La orkestraj verkoj de Nikolai Kapustin el la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kompilita de Anton Kapustin angle
- Dokumento pri la klasikaj kaj ĵazaj influoj en la 24 Preludoj Op. 53 de Kapustin, de Randy Creighton angle
- [1][rompita ligilo] angle