Naturaj satelitoj de Saturno
Saturno havas 53 naturajn satelitojn, kies ekzistado estas sufiĉe pruvita, por ke ili havu nomon. 11 aliaj nur havas maldaŭran kodnumeron. Inter ili, la ekzisto de 3 satelitoj estas tre pridubata.
Eltrovoj
redaktiPlejparte de satelitoj de Saturno estis malkovritaj antaŭ nelonge. Tamen, la precizan nombron de satelitoj oni verŝajne neniam scios. La ringoj de la planedo ja enhavas grandajn glacipecojn, kiuj teorie estas lunoj; estas malfacile starigi limon inter granda ringero kaj malgranda satelito.
Antaŭ la spaca epoko, dek satelitoj estis konataj:
- Titano (Titan, malkovrita en 1655),
- Japeto (Iapetus, 1671[1]),
- Reo (Rhea, 1672[1]),
- Tetiso (Tethys, 1684),
- Diono (Dione, 1684),
- Mimaso (Mimas, 1789),
- Encelado (Enceladus, 1789),
- Hiperiono (Hyperion, 1848[2]),
- Febo (Phœbe, 1899[3]),
- Temiso (Themis), eltrovita en 1905,[4] fakte ne ekzistas,[5]
- Jano (Janus, 1966,[6] konfirmita en 1980[7][8][9][10]), konfuzita en kelkaj observoj kun Epimeteo, kiu havas saman orbiton.
La sondiloj Voyager, kiuj preterflugis la sistemon en 1980, ebligis la malkovron de ok aliaj satelitoj (Atlaso Atlas,[11] Prometeo Prometheus, Pandoro Pandora,[12] Epimeteo Epimetheus, Heleno Helene,[13] Telesto Telesto,[14] kaj Kalipso Calypso[15] ekde 1980, Pajno Pan en 1990[16]).
1990-jara observo misio ebligis eltrovi 12 aliajn lunojn orbitantajn malproksime de Saturno: (Imio Ymir, Paliako Paaliaq,[17] Siarnako Siarnaq, Tarvo Tarvos,[18] Kiviuko Kiviuq, Iĵirako Ijiraq,[19] Trimo Thrym(r), Skadio Skaði, Mundilfaro Mundilfäri,[20] Eriapo Er(r)iapo,[21] Albiorikso Albiorix,[22] kaj Sutungo Suttung(r)[23]). Oni nuntempe opinias, ke ili estas fragmentoj de pli grandaj korpoj kaptitaj de saturna gravito.[24]
Narvo estis eltrovita en 2003.[25]
La misio Cassini, atinginte la saturnan sistemon dum somero de 2004, ebligis malkovron de pluraj aliaj satelitoj: Metono Methone kaj Paleno Pallene komence de junio 2004,[26] S/2004 S 3 kaj S/2004 S 4 fine de junio 2004,[27] Polukso Pollux en oktobro 2004,[28] S/2004 S 6 fine de oktobro 2004,[28] kaj Dafno Daphnis en 2005. La vera karaktero (stabilaj satelitoj aŭ aglomeritaj ringopecoj) de S/2004 S 3, 4 kaj 6 ne estas konata, tial ili plu havas nedaŭran nomon.
Teamo de astronomiistoj de havaja universitato malkovris, fine de 2004, dek du eksteraj satelitoj: S/2004 S 7, Fornjoto Fornjot, Farbaŭto Farbauti, Egio Ægir, Beviono Bebhionn, S/2004 S 12, S/2004 S 13, Hatio Hati, Bergelmio Bergelmir, Fenrio Fenrir, Metono, Methone, kaj Bestlo Bestla.[29]
Eltrovo de naŭ novaj malgrandaj eksteraj satelitoj de Saturno estis anoncita je la 26-a de junio 2006, ilin malkovris D. C. Jewitt, S. S. Sheppard kaj J. Kleyna, per 8,2-metra teleskopo Subaru: Hirokeno Hyrrokkin,[30] S/2006 S 1, Kario Kari, S/2006 S 3, Grejpo Greip, Logeo Loge, Jarnsakso Jarnsaxa, Surto Surtur, kaj Skoelo Sköll.[31]
Malkovro de nova ekstera satelito, Tarkeko Tarqeq, estis anoncita je la 13-a de aprilo 2007;[32] tiu de S/2007 S 2 kaj S/2007 S 3, je la 1-a de majo.[33]
La maltrovo de la 60-a luno de Saturno, Anteo Anthe, estis anoncita je la 19-a de julio 2007,[34] kaj de la 61-a, Egeo Ægæon, je 2008.[35]
Listo
redaktiJen la listo de konataj satelitoj de Saturno, ordigitaj laŭ granda duonakso. Datumoj pri granda duonakso kaj periodoj devenas de Minor Planet Center. Negativa periodo indikas, ke la orbito estas retrograda.
Nomo | Dimensio (km) | Maso (1016 kg) |
Granda duonakso (km) |
Rivoluperiodo (d) |
Loko | Eltrovo |
---|---|---|---|---|---|---|
Pajno | 20 | 27 | 133 583 | 0,576 | Malpleno de Encke | 1990 |
Dafno | 7 | ? | 136 505 | 0,59537 | Malpleno de Keeler | 2005 |
Atlaso | 33 | 1,1 | 137 670 | 0,603 | Ringo A (ekstera paŝtisto) | 1980 |
Prometeo | 105 | 33 | 139 350 | 0,614 | Ringo F (ena paŝtisto) | 1980 |
S/2004 S 6 [36] | 5 | ? | 140 000 | 0,61 | Ringo F (ena paŝtisto) | 2004 |
S/2004 S 4 [36] | 5 | ? | 140 100 | 0,619 | Ringo F (ena paŝtisto) | 2004 |
S/2004 S 3 [36] | 5 | ? | 140 580 | 0,62095 | Ringo F (ekstera paŝtisto) | 2004 |
Pandoro | 87 | 19 | 141 520 | 0,6285 | Ringo F (ekstera paŝtisto) | 1980 |
Epimeteo | 119 | 54 | 151 422 | 0,6956 | Kunorbita kun Jano | 1980 |
Jano | 179 | 192 | 151 472 | 0,6960 | Kunorbita kun Epimeteo | 1966 |
Mimaso | 397 | 3 840 | 185 404 | 0,942422 | 1789 | |
Metono | 3 | 0,0017 ? | 194 000 | 1,01 | 2004 | |
Anteo | 2 | ? | 197 700 | 1,03650 | 2007 | |
Paleno | 4 | 0,0039 ? | 211 000 | 1,14 | 2004 | |
Encelado | 499 | 8 600 | 237 950 | 1,370218 | Ringo E | 1789 |
Tetiso | 1 060 | 61 760 | 294 619 | 1,887802 | 1684 | |
Telesto | 23 | 0,72 | 294 619 | 1,887802 | Antaŭa punkto de Lagrange de Tetiso | 1980 |
Kalipso | 21 | 0,36 | 294 619 | 1,887802 | Malantaŭa punkto de Lagrange de Tetiso | 1980 |
Diono | 1 118 | 109 600 | 377 396 | 2,736915 | 1684 | |
Heleno | 33 | 2,5 | 377 396 | 2,736915 | Antaŭa punkto de Lagrange de Diono | 1980 |
Polukso | 13 | 377 396 | 2,736915 | Malantaŭa punkto de Lagrange de Diono | 2004 | |
Reo | 1 528 | 232 000 | 527 108 | 4,518212 | 1672 | |
Titano | 5 150 | 13 460 000 | 1 221 930 | 15,94542 | 1655 | |
Hiperiono | 292 | 1 100 | 1 481 009 | 21,27661 | 1848 | |
Japeto | 1 436 | 200 000 | 3 560 820 | 79,3215 | 1671 | |
Kiviuko | 14 | 0,33 | 11 333 200 | 450,444 | Inuita grupo | 2000 |
Iĵirako | 10 | 0,12 | 11 372 000 | 452,760 | Inuita grupo | 2000 |
Febo | 220 | 720 | 12 944 300 | −549,834 | 1899 | |
Paliako | 19 | 0,82 | 14 923 800 | 680,667 | Inuita grupo | 2000 |
Skadio | 6 | 0,031 | 15 576 200 | −725,784 | 2000 | |
Albiorikso | 26 | 0,21 | 16 401 600 | 784,226 | 2000 | |
S/2007 S 2 [37] | 6 | 16 560 500 | −792,96 | 2007 | ||
Beviono | 6 | 16 898 400 | 820,130 | 2004 | ||
Eriapo | 9 | 0,076 | 17 408 700 | 857,556 | 2000 | |
Skoelo | 6 | 0,026 ? | 17 565 000 | −869,14 | 2006 | |
Siarnako | 32 | 0,39 | 17 905 700 | 894,542 | Inuita grupo | 2000 |
Tarkeko | ? | 17 910 600 | 894,86 | Inuita grupo | 2006 | |
S/2004 S 13 [37] | 6 | 18 056 300 | −905,848 | 2004 | ||
Grejpo | 6 | 18 105 000 | 906,56 | 2006 | ||
Tarvo | 13 | 0,27 | 18 160 200 | 913,685 | 2000 | |
Hirokeno | 8 | 18 217 125 | 914,29 | 2004 | ||
Mundilfaro | 6 | 0,021 | 18 360 100 | −928,806 | 2000 | |
Narvo | 7 | 0,034 | 18 370 700 | −1 006,541 | 2003 | |
Jarnsakso | 6 | 18 600 000 | 943,78 | 2006 | ||
S/2006 S 1 [37] | 6 | 18 981 135 | 972,41 | 2006 | ||
S/2004 S 17 [37] | 4 | 19 099 200 | −985,453 | 2004 | ||
Bergelmio | 6 | 19 372 200 | −1 006,659 | 2004 | ||
Egio | 6 | 19 618 400 | −1 025,908 | 2004 | ||
Sutungo | 6 | 0,021 | 19 666 700 | −1 029,703 | 2000 | |
S/2004 S 12 [37] | 5 | 19 905 900 | −1 048,541 | 2004 | ||
Bestlo | 7 | 19 958 700 | −1 052,722 | 2004 | ||
Farbaŭto | 5 | 20 290 800 | −1 079,099 | 2004 | ||
Hatio | 6 | 20 303 300 | −1 080,099 | 2004 | ||
S/2007 S 3 [37] | 5 | 20 518 500 | −1 100 | 2007 | ||
S/2004 S 7 [37] | 6 | 20 576 700 | −1 101,989 | 2004 | ||
Trimo | 6 | 0,021 | 20 810 300 | −1 120,809 | 2000 | |
S/2006 S 3 [37] | 6 | 21 132 000 | 1 142,37 | 2006 | ||
Surto | 6 | 22 290 000 | 1 242,36 | 2006 | ||
Kario | 7 | 22 350 000 | 1 245,06 | 2006 | ||
Fenrio | 4 | 22 610 700 | −1 269,362 | 2004 | ||
Imio | 16 | 0,49 | 23 174 600 | −1 317,137 | 2000 | |
Logeo | 6 | 23 190 000 | 1 300,95 | 2006 | ||
Fornjoto | 6 | 23 608 900 | −1 354,342 | 2004 |
Grupoj
redaktiKvankam iliaj limoj estas malprecizaj (eĉ subjektivaj), eblas grupigi saturnajn lunojn laŭ ok grupoj.
Paŝtist-satelitoj
redaktiLa paŝtist-satelitoj estas lunetoj, kiuj orbitas ene de aŭ apud la limo de ringosistemo, skulptante ties randojn aŭ kreante mankolokojn inter ili. La paŝtist-satelitoj de Saturno estas Pajno, Daphno, Atlaso, Prometeo, Pandoro, kaj nekonfirmitaj satelitoj S/2004 S 3, S/2004 S 4 kaj S/2004 S 6.
Jano kaj Epimeteo
redaktiJano kaj Epimeteo estas kunorbitaj lunoj. Ili havas pli-malpli la saman grandon, kaj ili orbitaj malsamas nur je kelkaj kilometroj, do estas sufiĉe proksimaj, por ke ili kolizius, se unu provus preteriri la alian. Anstataŭ tio, la gravitaj interagoj kaŭzas interŝanĝon de orbito je ĉiuj kvar jaroj.
Enaj ĉefsatelitoj
redaktiLa plej grandaj, planedoidecaj (proksimume rondaj) lunoj de Saturno kiuj orbitas ene de la ringo E estas Mimaso, Encelado, Tetiso kaj Diono.
Tri satelitetoj, multe pli malgrandaj, orbitas en tiu grupo: Metono, Anteo kaj Paleno.
Trojaj satelitoj
redaktiTrojaj satelitoj estas alia speco de kunorbitaj satelitoj: ili orbitas samdistance de alia luno, sed en la punktoj de Lagrange L4 kaj L5; pro la stabileco de tia sistemo, la satelitoj neniam kolizias.
Tetiso havas du trojajn satelitojn, Telesto kaj Kalipso; Diono ankaŭ havas du: Heleno kaj Polukso.
Eksteraj ĉefsatelitoj
redaktiLa plej grandaj, planedoidecaj (proksimume rondaj) satelitoj de Saturno kiuj orbitas preter la ringo E estas Reo, Titano kaj Japeto. Ankaŭ troviĝas Hiperiono, kiu estas pli malgranda kaj neregulforma.
Neregulaj satelitoj
redaktiInuita grupo
redaktiLa inuitan grupon komponas kvin satelitoj (kvar el ili havas la nomon de inuitaj dioj), kiuj kunhavas distancon al Saturno kaj similan orbit-klinon: Kiviuko, Iĵirako, Paliako, Siarnako, kaj Tarkeko.
Norda grupo
redaktiLa nordan grupon komponas 29 eksteraj lunoj (la plej karakterizaj havas la nomon de nord-ĝermana dioj), kiuj kunhavas distancon al Saturno kaj similan orbit-klinon: Febo, Skadio, Narvo, Mundilfaro, Sutungo, Trimo, Imio, Egio, Bergelmio, Bestlo, Farbaŭto, Fenrio, Fornjoto, Grejpo, Hatio, Hirokeno, Jarnsakso, Kario, Logeo, Skoelo, Surto, S/2004 S 7, S/2004 S 12, S/2004 S 13, S/2004 S 17, S/2006 S 1, S/2006 S 3, S/2007 S 2 kaj S/2007 S 3. Ĉiuj havas retrogradan orbiton.
Kelta grupo
redaktiLa keltan grupon komponas kvar eksteraj lunoj (kiuj havas nomon de keltaj dioj), kiuj kunhavas distancon al Saturno kaj similan orbit-klinon: Albiorikso, Eriapo, Beviono, kaj Tarvo.
La ĉi-flanka bildo ilustras la orbitojn de neregulaj satelitoj de Saturno (jam nomitaj satelitoj estas flavaj). La discentreco de orbitoj estas montrita per segmento (de perihelio al afelio), kun klino montrita sur vertikala akso. La satelitoj super la horizontala akso estas progradaj, tiuj sube retrogradaj. La granda duonakso estas esprimita per milionoj da kilometroj.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Giovan Domenico Cassini, Découverte de deux nouvelles planetes autour de Saturne [1] Arkivigite je 2006-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Bond, Discovery of a new Satellite of Saturn, Monthly Notices of the Royal Astronomical Society, vol. 9, p. 1 (10 nov. 1848) [2]
- ↑ E. C. Pickering, Phoebe, ninth Satellite of Saturn discovered by W. W. Pickering, Harvard College Observatory Bulletin No. 49, p. 1 [3]
- ↑ E. C. Pickering, Tenth Satellite of Saturn, Harvard College Observatory Bulletin No. 189, p. 1 [4]
- ↑ 1909 January 8 meeting of the Royal Astronomical Society, The Observatory, vol. 32, pp. 75-88 (1909) [5]
- ↑ IAUC 1987: Prob. NEW Sat OF SATURN; 1966e; 1965d
- ↑ IAUC 3454: SATURN; EDITORIAL NOTICE
- ↑ IAUC 3456: SNe; 1979l; 1980 S 2
- ↑ IAUC 3497: SATURN
- ↑ IAUC 1995: SATURN X (JANUS); DEFINITIVE ORBITS OF COMETS; 1967a
- ↑ IAUC 3539: 1980q; 1980 S 28
- ↑ IAUC 3532: SN IN NGC 6946; Sats OF SATURN; HD 44179; W Hya
- ↑ IAUC 3457: SATURN
- ↑ IAUC 3466: Prob. Occn BY 1978 P 1; Sats OF SATURN; STEPANYAN'S STAR
- ↑ IAUC 3496: Sats OF SATURN; AM Her
- ↑ IAUC 5052: 1990i; SATURN
- ↑ IAUC 7512: S/2000 S 1, S/2000 S 2
- ↑ IAUC 7513: S/2000 S 3, S/2000 S 4
- ↑ IAUC 7521: S/2000 S 5, S/2000 S 6
- ↑ IAUC 7538: S/2000 S 7, S/2000 S 8, S/2000 S 9
- ↑ IAUC 7539: S/2000 S 10; OUTER Sats OF THE GIANT PLANETS
- ↑ IAUC 7545: 2000fm; 2000fe; S/2000 S 11
- ↑ IAUC 7548: COMET P/1963 W1 = 2000 SO_253 (ANDERSON-LINEAR); S/2000 S 12; URSID METEORS 2000; C/2000 W2, C/2000 W3; C/1999 T1 [6]
- ↑ Brett Gladman, J. J. Kavelaars, Matthew Holman, Philip D. Nicholson, Joseph A. Burns, Carl W. Hergenrother, Jean-Marc Petit, Brian G. Marsden, Robert Jacobson, William Gray et Tommy Grav, Discovery of 12 satellites of Saturn exhibiting orbital clustering, Nature vol. 412 (12 juillet 2001), pp. 163-166
- ↑ IAUC 8116: Sats OF JUPITER, SATURN; C/2003 G2
- ↑ IAUC 8389: S/2004 S 1, S/2004 S 2; (854); 2004dj
- ↑ IAUC 8401: S/2004 S 3, S/2004 S 4, R/2004 S 1; 2004eg, 2004eh, 2004ei
- ↑ 28,0 28,1 IAUC 8432: Sats, RINGS OF SATURN; 2004fc
- ↑ MPEC 2005-J13 : Twelve New Satellites of Saturn
- ↑ MPEC 2006-M44 : S/2004 S 19
- ↑ MPEC 2006-M45 : EIGHT NEW SATELLITES OF SATURN
- ↑ MPEC 2007-G38 : S/2007 S 1
- ↑ MPEC 2007-J09: S/2007 S 2, S/2007 S 3
- ↑ Cassini-Huygens: News-Features-Saturn Turns 60. Arkivita el la originalo je 2012-04-04. Alirita 2008-05-09 .
- ↑ IAU Circular No. 9023. Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2009-07-12 .
- ↑ 36,0 36,1 36,2 Oni ankoraŭ ne scias, ĉu tiuj estas veraj satelitoj aŭ rokamasoj en ringo F.
- ↑ 37,0 37,1 37,2 37,3 37,4 37,5 37,6 37,7 Provizora nomo, atendanta definitivan nomon.