Moraleja del Vino
Moraleja del Vino [moraLEĥa delBIno] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino en la sudo de la provinco. Moraleja del Vino estas tradukebla etimologie al Morusabeto de la Vino.
Moraleja del Vino | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49150 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 775 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 91 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 28′ N, 5° 39′ U (mapo)41.4645748-5.655449Koordinatoj: 41° 28′ N, 5° 39′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 683 m [ ] | ||
Areo | 19,49 km² (1 949 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Moraleja del Vino [ ] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 19,49 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 740 loĝantojn.
Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, sed poste rekuperis 500 pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.
Ĝi distas nur 10 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
Historio
redaktiEstas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento.
En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas.
Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.
Bildaro
redakti-
Sonorilmuro
-
Sankta Roĥo
-
Detalo de la retablo