Misio Ramakriŝna
Misio Ramakriŝna, en angla Ramakrishna mission (RKM) estas Hinduisma religia kaj spirita organizaĵo kiu formas la kernon de tutmonda spirita movado konata kiele Ramakriŝna Movado aŭ Vedanta Movado.[1][2] La misio estas nomita laŭ kaj inspirita de la hindia sanktulo Ramakriŝna Paramahamsa[1] kaj fondita de la ĉefa disĉiplo de Ramakriŝna nome Vivekananda la 1an de majo 1897.[1] La organizaĵo ĉefe propagas la Hindan filozofion de Vedanta–Advaita Vedanta kaj kvar jogaj idealoj – nome "jnana", "bhakti", "karma" kaj "raja".[1][3]
Misio Ramakriŝna | |||||
---|---|---|---|---|---|
misiista societo religia subgrupo religia organizaĵo | |||||
Komenco | 1897 vd | ||||
Lando(j) | Barato vd | ||||
Sidejo | Belur Math | ||||
Fondinto(j) | Vivekananda vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Ortodoksaj skoloj
|
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj
Antikvo |
Krom religia kaj spirita instruado la organizaĵo dediĉas sin al etenda eduka kaj filantropia laboro en Barato. Tiu aspekto iĝos grava trajto de multaj aliaj Hinduismaj movadoj.[4] La misio bazigas sian laboron sur la principoj de "karma jogo", la principo de memeca laboro farita en dediĉo al Dio.[1] La Ramakriŝna Misio havas centrojn ĉirkaŭ la tuta mondo kaj publikigas multajn gravajn Hinduismajn tekstojn.[5] Ĝi estas aligita kun la monaĥa organizaĵo Ramakriŝna Math, kun kiu ĝi kunhavas membrojn.[1]
Notoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 The Ramakrishna Movement (26a de novembro 2011). Arkivita el la originalo je 2a de julio 2017. Alirita 14a de januaro 2018 . Arkivigite je 2017-07-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-07-02. Alirita 2020-08-05 .
- ↑ Ramakrishna Movement (15a de julio 2017). Alirita 14a de januaro 2018 .
- ↑ Mission, Belur Math, The Headquarters of Ramakrishna Math & Ramakrishna. BELUR MATH : The Headquarters of Ramakrishna Math and Ramakrishna Mission, India. belurmath.org. Alirita 25an de julio 2017 .
- ↑ David Smith, "Religions in the Modern World", p. 57
- ↑ David Smith, "Religions in the Modern World", p. 58
Bibliografio
redakti- Elst, Koenraad. Who is a Hindu - Hindu Revivalist Views of Animism, Buddhism, Sikhism and Other Offshoots of Hinduism (2001) Reta versio de Ĉapitro 6 (ISBN 978-8185990743)
- Swarup, Ram: Ramakrishna Mission in Search of a New Identity. (1986) PDF en www.archive.org
Eksteraj ligiloj
redakti- Pri Ramakrishna Math kaj Ramakrishna Mission Arkivigite je 2019-05-25 per la retarkivo Wayback Machine