Milvenoj
La milvenoj (Milvinae) estas membroj de birda subfamilio ene de la rabobirdaj akcipitredoj, kiuj enhavas aliajn sep subfamiliojn kaj multnombrajn speciojn. Tamen tiu subfamilio enhavas nur sep genrojn kaj 13 speciojn. Inter ili plej konata eble estas milvoj. Tamen tiu koncepto milvo estas konfuza, ĉar temas dekomence pri specioj de genro milvus, el kiuj plej konataj estas ruĝa milvo kaj nigra milvo, sed ankaŭ ampleksiĝas ĝis la tuta subfamilio de milvenoj kaj eĉ la specioj el la subfamilio Elanienoj aŭ Elanedaj milvoj, kaj ĉefe tiuj de genroj Elanio (Elanus) kaj la Elanoides forficatus, ĉar temas pri similaj mezgrandaj - veraj milvoj pli grandaj - birdoj, kun angula vosto kaj malsimileco ĉefe pro plumarkoloro, iom pli bruna en veraj milvoj kaj pli blugriza en elanedaj milvoj.
Milvenoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genroj
| ||||||||||||
Temas pri rabobirdoj kun longaj flugiloj kaj malfortaj kruroj. Ili pasas multe da tempo ŝvebante kaj tiel ili estas facile videblaj kaj diferenceblaj pro kolorkontrastoj kaj strioj. Ili povas manĝi vivajn predojn sed ĝenerale ili preferas kadavraĵojn.
- Genro Harpagus
- Dudenta milvo, Harpagus bidentatus
- Ruĝecfemura milvo, Harpagus diodon
- Genro Ictinia
- Misisipia milvo, Ictinia mississippiensis
- Plumbomilvo, Ictinia plumbea
- Genro Rostrhamus
- Helikomilvo, Rostrhamus sociabilis
- Genro Helicolestes
- Longbeka milvo, Helicolestes hamatus - iam en Rostrhamus
- Genro Haliastur
- Fajfomilvo, Haliastur sphenurus
- Hinda milvo, Haliastur indus
- Genro Milvus aŭ veraj milvoj
- Ruĝa milvo aŭ Rufa milvo, Milvus milvus
- Kaboverda milvo, Milvus (milvus) fasciicauda - formortinta (2000)
- Nigra milvo, Milvus migrans
- Nigrorela milvo, Milvus (migrans) lineatus
- Flavbeka milvo, Milvus (migrans) aegyptius
- Ruĝa milvo aŭ Rufa milvo, Milvus milvus
- Genro Lophoictinia
- Kvadratvosta milvo, Lophoictinia isura
- Genro Hamirostra
- Nigrabrusta milvo, Hamirostra melanosternon
- Genro Harpagus