Milan Šufflay
D-ro Milan ŠUFFLAY (n. 1879 en Lepoglava; m. 18-an de februaro 1931 en Zagrebo) estis kroata historiisto kaj politikisto. Li estis murdita fare de la jugoslava sekretservo.
Milan Šufflay | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 9-an de novembro 1879 en Lepoglava | |
Morto | 18-an de februaro 1931 (51-jaraĝa) en Zagrebo | |
Mortis pro | Hommortigo vd | |
Tombo | Mirogoj vd | |
Etno | kroatoj vd | |
Lingvoj | kroata • hungara • germana • franca • itala • angla • greka • albana • hebrea vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj vd | |
Alma mater | Zagreba universitato Faculty of Humanities and Social Sciences, University of Zagreb (en) vd | |
Partio | Party of Rights (en) vd | |
Familio | ||
Parencoj | Zlata Sufflay (en) (fratino) vd | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto tradukisto sciencfikcia verkisto universitata instruisto albanologo politikisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Šufflay estis internacie rekonata historiisto. Lia ĉefa esplortereno estis albanologio. Oni murdis lin, ĉar li estis kontraŭ la serboj-gvidata Jugoslavio, por alia Kroatio. Nome de lia afero elpaŝis Albert Einstein kaj Heinrich Mann, kiuj sendis leteron al Internacia ligo de Homrajtoj en Parizo postulante protekton de kroataj sciencistoj kontraŭ agado de jugoslavia reĝimo.
En la 20-aj jaroj kelkfoje ricevis leterojn, en kiuj oni mortminacis lin. En 1928 post murdo de Stjepan Radic Šufflay verkis libron Kroatio lume de la monda historio kaj politiko, en kiu opiniis, ke la kroata nacio suferas sub la jugoslavia regopovo kaj devas liberiĝi de ĝi. Krome li konsideris la riveron Drina limo inter civilizo de Oriento kaj Okcidento. Furiozecon de serbaj naciistaj medioj elvokis ankaŭ opinioj de Šufflay pri albanoj, kiuj laŭ li devenis de iliroj, kaj loĝis en Balkanoj multe pli frue ol serboj kaj kroatoj.
Šufflay estis aŭtoro de la unua kroata sciencfikcio, kiu restis manuskripte kaj eldoniĝis nur en 1998. Li estis eksterordinare lingve talentita. Jam dum studado scipovis la francan, germanan, italan, anglan, latinan, grekan, kaj ankaŭ slavajn lingvojn. Dum sia scienca laboro li eklernis ankaŭ albanan, hebrean kaj sanskriton.
Pensfadeno pri murdo de Šufflay enestas en la romano de Ismail Kadare – Aktoj de la afero pri H. (pollingva eldono 1994).
Verkoj
redakti- 1901: Hrvatska i zadnja pregnuća istočne imperije pod žezlom triju Komnena
- 1904: Die Dalmatinische Privaturkunde
- 1913-1918: Acta et diplomata res Albaniae mediae aetatis illustrantia kune kun K. Jireček kaj L. Thalloczy
- 1920: Kostadin Balšić (1392-1401): historijski roman u 3 dijela
- 1925: Srbi i Arbanasi
- 1928: Hrvatska u svijetlu svjetske historije i politike : dvanaest eseja
- 1931: Hrvati u sredovječnom svjetskom viru
- 1998: Na Pacifiku god. 2255.: metagenetički roman u četiri knjige
- 1999: Izabrani eseji, prikazi i članci
- 1999: Izabrani eseji, rasprave, prikazi, članci i korespondencija
- 2000: Izabrani politički spisi
Bibliografio
redakti- Ivo Banac, The national question in Yugoslavia: origins, history, politics, Cornell University Press, 1988, ISBN 9780801494932
Literaturo
redakti- Darko Sagrak: Dr. Milan pl. Šufflay, hrvatski aristokrat duha, ISBN 953-96514-0-9
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.hr/darko/etf/nyt.html
- http://www.hr/darko/etf/einste.html
- http://www.hrt.hr/arhiv/ndd/11studeni/1109 Sufflay.html Arkivigite je 2014-09-05 per la retarkivo Wayback Machine
- publika letero de Einstein al International League for Human Rights pro murdo de la Šufflay
- Artikolo en New York Times pri la morto de Šufflay