Miguel Faria de Bastos
Miguel Faria de Bastos estas portugala esperantisto. Ekde la jaro 1992, do ĝis nun en la oficperiodoj 1992-1995, 1995-1998, 1998-2001, 2001-2004, 2004-2007, 2007-2010, 2010-2013 kaj aktuale 2013-2016, li nome de Portugala Esperanto-Asocio estas observanto en la komitato de Universala Esperanto-Asocio.[1] Temas pri "observanto", ne laŭorda komitatano, ĉar Portugala Esperanto-Asocio havas malpli ol cent membrojn; kp. ekz. la membronombron por 2012, estis 86 aliĝintaj membroj de PEA en UEA.
Miguel Faria de Bastos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1942 (82-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | portugala |
Ŝtataneco | Portugalio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Dumtempe Miguel Faria de Bastos loĝis en Angolo kaj subtenis la tiean Esperanto-movadon.
Referencoj
redakti