Michel COLUCCI, plennome Michel Gérard Joseph Colucci, konata sub la artistnomo Coluche, (naskiĝis la 28-an de oktobro 1944 en Parizo; mortis la 19-an de junio 1986 en Grasse) estis franca filmaktoro, komediisto kaj aŭtoro.

Coluche
Persona informo
Naskonomo Michel Gérard Joseph Colucci
Naskiĝo la  28-an de oktobro 1944(nun 1944-10-28)
en Francio Parizo
Morto la 19-an de junio 1986 (41‑jara)
en Francio Grasse
Mortis pro Akcidenta morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Trafikakcidento Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Cimetière de Montrouge (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Michel Colucci
Familio
Edz(in)o Fred Romano (en) Traduki (1982–1985)
Véronique Colucci (1975–1982) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj René Metge (mul) Traduki (edzo de fratino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Coluche • Coluche de Montmorency vd
Okupo radio-prezentisto
politikisto
aktoro
scenaristo
filmaktoro
filmreĝisoro
komikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Aktorado, humuro kaj comic (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1969–1986 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Li famiĝis per filmoj kiel "L'aile ou la cuisse" (Flugilo aŭ femuro) kun Louis de Funès. En 1984 li ricevis César-premion kiel plej bona vira ĉefaktoro pro sia rolo de "Lambert" en la filmo "Tchao pantin" (Ĝis, marioneto) de Claude Berri.

Coluche kandidatiĝis kiel franca prezidento, por protesti kontraŭ la politika situacio en la lando.

Li estis iniciatinto de la restoracioj de l' koro (vidu sube).

Coluche mortis pro motorcikla akcidento la 28-an de junio 1986. La kantisto Renaud dediĉis la kanton Putain de camion.

Helpo al malriĉuloj

redakti

Coluche estis la iniciatinto, kun subteno de Abbé Pierre, de Les Restos du Cœur (Restoracioj de l' koro), kiuj helpas malriĉulojn kaj senhejmulojn. Ili daŭre funkcias nuntempe.

Lian faman ŝelkpantalonon li ricevis de la kunuloj de Emaus, interŝanĝe post kiam li riĉiĝis li donis altsuman ĉekon al Abbé Pierre.

Oni povas uzi pri Coluche kaj Abbé Pierre, frazon de Jacques Brel:

 
 Ne devenis de la sama bordo, tamen serĉis la saman havenon.
(france: N'étaient pas du même bord, mais cherchaient le même port) 
— Jacques Brel

Honoroj

redakti
- Place Coluche en la 13-a kaj 14-a arondismento de Parizo
- Place Coluche en Blotzheim
- Place Michel-Colucci en Chenôve
- Square Coluche en Besançon...

Filmografio

redakti

Fotogalerio

redakti

Kanzonoj

redakti
  • Soleil immonde verkita de Coluche por Renaud. Aperinta en albumo Le retour de Gérard Lambert en 1981
  • Misère verkita de Coluche
  • Sois fainéant
  • J'y ai dit viens

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

france *Oficiala paĝo

france *Les Restos du Cœur

  • Videoj, Svisa Romanĉa Televido