Michael Sagmeister
Michael SAGMEISTER (naskiĝinta la 4-a de januaro 1894 en Lessach, mortinta la 5-a de februaro 1973 en Tamsweg) estis aŭstra politikisto.
Michael Sagmeister | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1894 |
Morto | 5-an de februaro 1973 (79-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Vivo
redaktiLi frekventis la popollernejon. (Volksschule). De 1915-1918 li soldatis en la Unua mondmilito. Kaptite li revenis hejmen en la 1919-a jaro. En 1932 li ekgvidis la gepatran bienon Lenzbauer en Lessach.
Politikistaj agadoj
redaktiDe 1932-38 kaj de 1945-54 li estis urbestro de sia naskiĝvilaĝo Lessach; de 1934-38 reprezentanto pri agrikulturo kaj forstistaĵoj en la Landa parlamento de Salcburgio. De 1934-38 kaj de 1946-65 li estris la Ĉambron porkamparanan en la Distrikto Tamsweg (Lungauer Bezirksbauernkammer).
Honoroj
redakti- 1955: Honora civitano de Lessach
- 1950: Titolo Ekonomia konsilisto
- 1965: Meritsigno de la Respubliko Aŭstrio el oro
Fontoj
redakti- Richard Voithofer: Politische Eliten in Salzburg. Ein biografisches Handbuch. 1918 bis zur Gegenwart. Wien (Verlag Böhlau) 2007. Schriftenreihe des Forschungsinstitutes für politisch-historische Studien der Dr.-Wilfried-Haslauer-Bibliothek, vol. 32. ISBN 978-3-205-77680-2. p. 194-195
- Land Salzburg, Daten und Fakten (2013/2)[rompita ligilo]
- Surreta salzburgwiki.