Michael Heinrich Krause

Michael Heinrich KRAUSE (nasiĝinta la 11-an de julio 1651 en Torgau, mortinta la 17-an de decembro 1729 en Schalkau) estis germana teologo.

Estante filo de juĝisto li ekstudentis en 1672 ĉe la universitato de Jena; post nur unu jaro li fariĝis studento ekde aŭgusto 1673 ĉe la universitato de Wittenberg. Tie li en aprilo 1674 magistriĝis nomumiĝonta en januaro 1681 adjunkto de la fakultato pri filozofio. Post esti ricevinta, en oktobro 1683, licencion pri li vokiĝis kiel helpparoĥestro en Schalkau. Li tie postantu al Theodor Treuner, kie karieris en Heldburg superintendantece. Post doktoriĝo en decembro 1683 en Wittenberg, Krause profitis de promocio de la paroĥo Schalkau je superintendantujo. Do Krause fariĝis ties unua superintendanto.

En Schalkau li deĵoris dum 46 jaroj kun diligento kaj sindediĉo. Entombigo ankaŭ en Schalkau okazis. En 1684 edziĝis li al Catharina Elisabeth Deŭtschmann, filino de universitatprofesoro Johann Deutschmann. Ŝi naskis dek infanojn, ekz. Michael Heinrich (de 1750 paroĥestro en Effelder-Rauenstein).

Literaturo

redakti
  • Johann Werner Krauß: Beyträge zur Erläuterung der Hochfürstl. Sachsen-Hilburghäusischen Kirchen- Schul- und Landes-Historie Aus bewährten Urkunden gesammlet. Volumo IV. Greiz 1754. p. 429s.
  • Fortgesetzte Sammlung von alten und neuen theologischen Sachen auf das Jahr 1729, p. 1304
  • Fritz Juntke: Album Academiae Vitebergensis. Memeldonejo de la Universitata kaj Landa Biblioteko, Halle 1952, p. 74