Metropola regiono Munkeno
La metropola regiono Munkeno (germane Metropolregion München) nomata laŭ la centra urbo Munkeno - estas urbeca regiono en la federacia lando Bavario de Germanio. Ekde la jaro 1995 ĝi konsideriĝas metropola regiono de Eŭropo. En la regiono, kiu ampleksas areon de 27 700 kvadrataj kilometroj, laŭ la stato de 2008 vivis 5,6 milionoj da loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 202 homoj/km² - kompare kun aliaj metropolaj regionoj de la mondo relative malgranda denseco (la averaĝo de tuta Germanio estas 229), kio akcentigas ke por difino de metropola regiono ne kalkuliĝas laŭeble multaj homoj sur malmulta spaco, sed la ekonomia kaj kultura signifo de la regiono por la tuta ŝtato.
Metropola regiono Munkeno | ||||
---|---|---|---|---|
Regiono | ||||
metropolitan region in Germany [ ] | ||||
Lando | Germanio | |||
- koordinatoj | 48° 8′ 19″ N, 11° 34′ 35″ O (mapo)48.138611.5765Koordinatoj: 48° 8′ 19″ N, 11° 34′ 35″ O (mapo) | |||
|
||||
Metropola regiono Munkeno | ||||
Vikimedia Komunejo: Metropolregion München [ ] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [ ] | ||||
Situo ene de Germanio | |
---|---|
kaj pli detale | |
Laŭ nombro de loĝantoj, la plej grandaj urboj de la teritorio estas Munkeno (München), Aŭgsburgo (Augsburg), Ingolstadt, Landshut kaj Rosenheim.
Detale, la regiono konsistas el la eksterdistriktaj urboj
- Munkeno (München, la landa ĉefurbo),
- Aŭgsburgo (Augsburg),
- Ingolstadt,
- Kaufbeuren,
- Landshut kaj
- Rosenheim,
kaj el la distriktoj
- Aichach-Friedberg,
- Altötting,
- Augsburg,
- Bad Tölz-Wolfratshausen,
- Dachau,
- distrikto Dillingen an der Donau,
- Donau-Ries,
- Ebersberg,
- Eichstätt,
- Erding,
- Freising,
- Fürstenfeldbruck,
- Garmisch-Partenkirchen,
- Landsberg am Lech,
- Landshut,
- Miesbach,
- Mühldorf am Inn,
- München,
- Neuburg-Schrobenhausen,
- Ostallgäu,
- Pfaffenhofen an der Ilm,
- Rosenheim,
- Starnberg,
- Traunstein kaj
- Weilheim-Schongau.
De la distrikto Kelheim nur la kvin sudaj komunumoj apartenas al la metropola regiono Munkeno, nome la urbo Mainburg kaj la kvar membroj komunumoj de la komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Mainburg (Aiglsbach, Attenhofen, Elsendorf kaj Volkenschwand).[1]
Referencoj
redakti- ↑ membroj de la metropola regiono Munkeno (stato de majo 2012) Arkivigite je 2013-10-23 per la retarkivo Wayback Machine germane