Marianoj
La Marianoj aŭ Marianaj Insuloj estas ĉeno da iamaj vulkanoj en suda Pacifiko, proksikume sur la 146-a orienta longitudo kaj inter 13° kaj 21° de norda latitudo.
Marianoj | |
---|---|
insularo [ ] | |
Akvejo | Pacifiko |
Supermara alteco | 965 m [ ] |
Koordinatoj | 16° 42′ 0″ N, 145° 46′ 48″ O (mapo)16.7145.78Koordinatoj: 16° 42′ 0″ N, 145° 46′ 48″ O (mapo) |
Plej alta punkto | Agrihan [ ] |
Akvokolektejo | 1 018 km² (101 800 ha) [ ] |
Areo | 1 018 km² (101 800 ha) [ ] |
Nombro de insuloj | 17 |
Ĉefa insulo | Gvamo |
Loĝantaro | 201 165 [ ] (2020) |
Horzono | UTC 10:00 [ ] |
Marianoj | |
Vikimedia Komunejo: Mariana Islands [ ] | |
Geografio
redaktiGeografie ili apartenas al Mikronezio. Oriente kaj sude de ĝi situas la Mariana Fosego.
Politike ili dividiĝas en du partojn:
- Gvamo, la plej granda kaj plej suda insulo, estas usona ne-enkorpigita teritorio.
- Nord-Marianoj, kiuj kune estas iom malpli grandaj ol Gvamo, estas en unio (angle commonwealth) kun Usono, same kiel Porto-Riko
Biogeografie la insularo troviĝas en la Pacifika ekozono laŭ la sistemo de la Monda Natur-Fonduso (WWF).
Historio
redaktiLa Kampanjo de Marianoj kaj Palaŭo, konata ankaŭ kiel Operaco Forager, estis ofensivo lanĉita de usonaj fortoj kontraŭ la trupoj de la Japana Imperio en Marianoj kaj Palaŭo en la Pacifika Oceano inter junio kaj novembro 1944 dum la pacifika fronto.
Bildaro
redakti-
situo de la insularo
-
mapo de Mikronezio