Maria Pontika
greka esperantisto
Maria PONTIKA - greke Μαρία Ποντίκα - estas greka esperantistino. Ekde la jaro 1989, do en la oficperiodoj 1989-1992, 1992-1995, 1995-1998, 1998-2001, 2001-2004, 2004-2007, 2007-2010 kaj aktuale 2010-2013, do inter la UK 2010 en Havano kaj la UK 2013 en Rejkjaviko, ŝi reprezente de Helena Esperanto-Asocio estis membro de la komitato de Universala Esperanto-Asocio.[1] Krome ŝi ankaŭ reprezentas Helenan Esperanto-Asocion en la asembleo de Eŭropa Esperanto-Unio.[2]
Maria Pontika | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1933 (91-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | greka |
Ŝtataneco | Grekio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |