Mari Csomós
Mari CSOMÓS [ĉomOŝ], Csomós Mari hungare (Vajdácska, 25-an de septembro 1943 - 18-an de novembro 2023) estis hungara aktorino.
Mari Csomós | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Csomós Mari | |||||
Naskonomo | Csomós Mária | ||||
Naskiĝo | 25-an de septembro 1943 en Vajdácska | ||||
Morto | 18-an de novembro 2023 (80-jaraĝa) | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1961–1965) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Gábor Deme (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiMari Csomós frekventis aktoran ĉeflernejon inter 1961-1965, poste ŝi aliĝis al Teatro Petőfi (Veszprém). Inter 1968–1971 ŝi apartenis al Teatro de Kecskemét, poste ĝis 1978 al Teatro Szigligeti (Szolnok). Ekde 1978 ŝi aktoradas en Budapeŝto, komence en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi apartenas al fondinta grupo de Teatro Katona József. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1996, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (selekto)
redakti- 28 kinejaj filmoj inter 1964-2009, ekzemple Sorstalanság (Sensorteco), 2005
- 28 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1965-2010, ekzemple Egy óra múlva itt vagyok (Mi estos ĉi tie post unu horo), 1971; Kisváros (Urbeto), 1994
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Hamleto - Gertrud; Gyula Illyés: Dózsa György (György Dózsa) - Anna