Manioko

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 8 nov. 2023.

Manioko[1] (Manihot esculenta) estas 2–4 m alta, plurjara arbedo kun grandaj karnecaj, manĝeblaj radikaj tuberoj, kiuj similas al tiuj de georgino. El la tuberoj oni produktas farunon nomatan tapioko[1]kasavo.[1] La tubero enhavas tiom multan amelon, ke ĝi estas la terpomo de la tropikoj. Tio estas krude venena, sed oni senŝeligas, prilaboras la tuberon kaj surmerkatigas kiel tapiokon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Manioko

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Eŭforbiacoj Euphorbiaceae
Subfamilio: Crotonoideae
Tribo: Manihoteae
Genro: Manihoto Manihot
Specio: M. esculenta
Manihot esculenta
Crantz
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Manihot esculenta - Muzeo de Tuluzo

En Afriko kaj Sudameriko oni multe manĝas maniokon. Origine ĝi estas de Brazilo. Ĉiuj hodiaŭaj varioj estas kultivaĵoj. Manioko estas ankaŭ uzata kiel materialo de biero en Afriko, kaj SABMiller biera kompanio faras kasavan bieron Impala beer.

Historio

redakti

Tiu neotropisa planto originas de la sudamerikaj savanoj. Ĝi povas kreski sur tre malriĉaj grundoj (sed tiam la rikolto estas relative malabunda) kaj ĝi ankaŭ bone eltenas periodojn da malsekeco (escepte tuj post la plantado de la juna planto). La planto ankaŭ bone rezistas plagojn de akridoj.

Manioko estis kultivita en Brazilo kaj Venezuelo certe jam ekde 3000 a.K. , kiel montriĝas el arkeologiaj trovaĵoj de aparatoj uzataj por deŝeligi tuberojn.

Post la malkovro de Ameriko la portugaloj disvastigis la tuberojn al Afriko (ekde ĉ. 1600 a.K..) kaj al Sud- kaj Sud-Orient-Azio..

Nuntempe en tropikaj evoluantaj landoj kelkcent milionoj da homoj grandparte vivas de manioko. En 2002 la monda produktokvanto estis 184 milionoj da tunoj.

Kvankam la planto enhavas multe da amelo kaj estas tre nutra ĝi ankaŭ enhavas la venenan cianidan acidon en la formo de glukozidoj, kiu devas esti forigita, antaŭ la konsumado, ĉe specioj kun alta kvanto da ĝi. La titro varias de 20 mg HCN/kilo ĝis 1000 mg/kilo da freŝaj tuberoj. Specioj kun alta titro nomiĝas 'amara manioko', kun malalta titro 'dolĉa manioko'. La manĝado de amara manioko estas danĝera, sed ankaŭ la dolĉan maniokon oni pli bone kuiru. La malsano konzo fakte estas formo de kronika cianido-veneniĝo, kaŭzita de manĝado de manioko, tapioko aŭ fufuo el kiu oni ne aŭ ne sufiĉe forigis la cianidon. Tio povas rezultigi en mankomalsanoj pro jodmanko.

Maniokofaruno ankaŭ povas esti uzata por anstataŭigi tritikfarunon, tial ĝi ankaŭ estas uzata de homoj kun alergioj. Tapioko kaj fufuo estas faritaj el la amelriĉa faruno de la maniokotubero.

En Kongo la folioj de la maniokoplanto estas preparitaj kiel speco de spinaco, inter aliaj en la tipa konga manĝaĵo Saka Saka. Moambe ankaŭ estas Konga manĝaĵo.

En Tanzanio la folioj estas uzataj en la manĝaĵo Kisamvu. Kontraŭe al la tuberoj, la folioj enhavas multe da proteino.

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti