Majstro Eckhart
germana teologo
Eckhart von Hochheim (naskiĝis ĉirkaŭ 1260 en Tambach aŭ en Hochheim, mortis antaŭ la 30-a de aprilo 1328 en Avinjono) estis germana dominikana monaĥo, fondinto de la germana mistikismo, skolastika verkisto kaj predikisto. Lia panteisma mistiko kelkfoje proksimiĝas al ateismo. Li forĵetis la eksteraĵojn de la religioj.
Majstro Eckhart | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Meister Eckhart | ||
Naskonomo | Eckhart | |
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1260 en Nessetal, Duklando Turingio, Sankta Romia Imperio | |
Morto | antaŭ la 30-a de aprilo 1328 en Avignon, Reĝlando Arles, Sankta Romia Imperio | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina • mezaltgermana vd | |
Loĝloko | Erfurto vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Parizo vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo universitata instruisto teologo theology teacher (en) vd | |
Laborkampo | Teologio vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redakti- 1277: La junulo eniras la Dominikana monaĥejon en Erfurto. Poste li komencas ĝeneralan studon en Kolonjo, eble ankoraŭ ĉe Albertus Magnus. Li ĉefe legas verkojn de Aŭgusteno de Hipono, Tomaso de Akvino, Skoto Eriugena kaj la novplatonistoj. Dum la disputo pri la universalaĵoj li estas ĉe la flanko de la realistoj.
- 1293: Eckhart iĝis prioro de la erfurta monaĥejo kaj vikario de tuta Turingio.
- 1302: Li instruas ĉe la Sorbono kiel profesoro de teologio.
- 1304: Li iĝis provinciestro de la nove kreita ordena provinco de Saksio.
- 1306: Eckart iĝis ĝenerala vikario de Bohemujo.
- 1311: Li iras Parizon denove instruonte. Tie li planas la verkon Opus tripartitum, kiu restas nefinita. Nur kelkaj ekzegezaĵoj de la Biblio el la planita tria parto estis skribitaj (latinlingve). Sed liaj plej gravaj verkoj estis ĉirkaŭ 100 germanlingvaj predikoj kaj traktaĵoj, la Buch der göttlichen Tröstung, la Rede der underscheidunge kaj Von abgescheidenheit. Tie Eckart reprenis novplatonisman tradicion: mistike la ĉeesto de Dio traviveblus.
- 1314: Eckart estas majstro kaj profesoro de teologio en Strasburgo, poste en Kolonjo kaj Frankfurt am Main.
- 1326: La kolonja ĉefepiskopo von Ochsenstein komencigis inkvizician proceduron kontraŭ li - kaj Eckhart ege protestas.
- 1327: Eckart mortis, verŝajne en Avinjono.
- 1329: Aperas papa buleo kondamnanta 26 frazojn de Eckart kiel herezajn.
Literaturo
redakti- Dietmar Mieth: Fascino hodiaŭa de Majstro Eckhart, eldonita de Evangelische Predigergemeinde Erfurt, 2015 (traduko el la germana) esperante
Eksteraj ligiloj
redakti- Eckhart Triebel: Meister Eckhart und seine Zeit (Majstro Eckhart kaj lia tempo - germana)
- Eckhart Triebel: Meister Eckhart Bibliographie seit 1995 (Majstro Eckhart-bibliografio ekde 1995)
- http://www.ulb.ac.be/philo/rmblf/eckhart.html Arkivigite je 2008-12-10 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.op.org/eckhart Arkivigite je 2006-08-04 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.meister-eckhart-gesellschaft.de Arkivigite je 2009-02-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Informoj en la malnovgreka