Maiduguri
Maiduguri estas milionurbo, universitata urbo en Niĝerio, kie estas ĉefurbo de subŝtato Borno (Niĝerio).
Maiduguri | |||
---|---|---|---|
| |||
urbego urbo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 197 497 (2009) [ ] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 11° 50′ N, 13° 9′ O (mapo)11.83333333333313.15Koordinatoj: 11° 50′ N, 13° 9′ O (mapo) [ ] | ||
Alto | 320 m [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Maiduguri [ ] | |||
Bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiMaiduguri situas en nord-orienta parto de Niĝerio laŭ rivero. Ĉada Lago troviĝas 100, Nĝameno 239 km-ojn.
Historio
redaktiMaiduguri estis fondita en 1907 kiel armea antaŭposteno fare de la britoj. Ekde la 1960-aj jaroj la urbo travivis etnajn aŭ religiajn perfortojn, ekzemple en 1966, 1974, 1982, 2001 kaj en 2006. La lasta okazis en 2009.
En la universitato oni edukas angle. La ĉefa religio estas la islamo, sed ankaŭ kristanoj vivas ĉi tie. La vivnivelo estas pli alta, ol la tutlanda averaĝo. En la urbo ankaŭ kontrabandistoj funkcias.
Trafiko
redaktiMaiduguri estas finhaltejo de fervojo el centra Niĝerio kaj trairas la norda ĉefvojo el Kano (urbo) al la landlimo. La urbo havas internacian flughavenon.
Klimato
redaktiEn Maiduguri la averaĝa temperaturo estas 28 'C, inter aprilo-junio tio estas pli, ol 30 'C. Ne estas tro grandaj diferencoj inter la monataj temperaturoj. Jare pluvas 639 mm. Inter novembro-marto neniam pluvas, dume en aŭgusto 221 mm-ojn pluvas.