Luigi Einaudi
Luigi Numa Lorenzo EINAUDI (naskiĝinta la 24-a de marto 1874 en Carrù, mortinta la 30-a de oktobro 1961 en Romo) estis itala politikisto kaj prezidanto de la Respubliko Italio de 1948-55. Li antaŭenigis la partoprenon de Italio en la unuigprocedo de Eŭropo post 1945 estante financa eksperto kaj liberalulo.
Vivo
redaktiEkde 1902 li docentis pri financaj aferoj en Torino. Li estis kontraŭ la reĝimo de Benito Mussolini kaj iris en 1943 Svislandon. De 1945-48 li estis prezidento de la banko Banca d'Italia kaj en 1947/48 samtempe vicĉefministro kaj ministro pri financoj. En tiu funkcio li kontribuis efike al la stabiligo de la ŝtataj financoj.
De 1948-55 li estis prezidanto de la Respubliko.
Libroj
redakti- Principi di scienza delle finanze (1932)
- Il buon governo (1954)
- Prediche inutili (1956-1959)
- Tracotanze protezionistiche (1919)
- Via il Prefetto (1944)