Luigi Carnera
Luigi Carnera (naskiĝis la 14-an de aprilo 1875 en Triesto, mortis la 30-an de julio 1962 en Florenco) estis itala astronomo
Luigi Carnera | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Luigi Carnera |
Dato de naskiĝo | 14-a de aprilo 1875 |
Naskiĝloko | Triesto |
Dato de morto | 30-a de julio 1962 |
Mortoloko | Florenco |
Aĝo je morto | 87 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Italio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | itala lingvo [ ] |
Portalo pri Homoj | |
Li komencis sian karieron en Germanio, kiel helpanto de Max Wolf en Hejdelbergo kaj tie malkovris plurajn asteroidojn. Li laboris en Germanio, Italio kaj Argentino antaŭ reveni definitive en Italion en 1908.
Li estis direktoro de la observatorio de Triesto ekde 1919; Triesto estis ĵus aneksita al Italio sekve al la unua mondmilito. Poste, li iĝis direktoro de la observatorio de Capodimonte de Napolo de 1932 ĝis sia emeritiĝo en 1950. Dum la dua mondmilito, en 1943 la observatorio estis provizore okupita de la usona kaj britaj armeo por tie instali stacion de radaro.
La asteroido 39653 Carnera estis nomita en lia honoro.[1]
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- itale Biografio Arkivigite je 2015-06-12 per la retarkivo Wayback Machine