Lucko
Lucko (ukraine Луцьк; pole Łuck) estas ĉefurbo de Volina provinco en Ukrainio. La urbo situas borde de la rivero Stiro, kaj havas proksime 202 500 loĝantojn.
- Koordinatoj: 50° 44′ N 25° 20′ O / 50.733 °N, 25.333 °O (mapo)
Lucko | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de provinca signifo historia reĝa urbo de Pollando-Litovio urbo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 43000-499 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 215 986 (2022) [ ] | ||||
Loĝdenso | 5 143 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 45′ N, 25° 19′ O (mapo)50.74777777777825.324444444444Koordinatoj: 50° 45′ N, 25° 19′ O (mapo) [ ] | ||||
Alto | 174 m [ ] | ||||
Areo | 42 km² (4 200 ha) [ ] | ||||
Horzono | UTC 02:00 [ ] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Lutsk [ ] | |||||
Ampleksa demografia ŝanĝiĝo inter 1939 kaj 1949
redaktiLa 1-an de januaro 1939 Łuck havis 39 000 loĝantojn (proksimume 17 500 judoj kaj 13 500 poloj). La distrikto formita ĉirkaŭ la urbo havis 316 970 loĝantojn, inkluzive de 59% ukrainoj, 19,5% poloj, 14% judoj kaj proksimume 23 000 ĉeĥoj kaj germanoj.
En 1939 kiel rezulto de la invado de Pollando de ambaŭ flankoj sekve de la Molotov-Ribbentrop-pakto, Lutsk, kune kun la resto de okcidenta Volinio, estis aneksita de Sovetunio. La plejparto de la fabrikoj (inkluzive de la preskaŭ-finita radiostacio) estis malmuntita kaj sendita orienten al Rusio. Proksimume 7 000 el la urbanoj (plejparte poloj) estis deportitaj per porbrutaj kamionoj al Kazaĥio kaj 1 550 estis arestitaj de la NKVD.
Post la komenco de la Operaco Barbaroso la urbo estis kaptita de la nazia armeo Wehrmacht la 25-an de junio 1941, sed ne antaŭ ol miloj de polaj kaj ukrainaj malliberuloj estis mortpafitaj de la NKVD, antaŭ ol ties anoj fuĝis orienten. Dum la germana okupado plimulto de la judaj loĝantoj de la urbo estis devigitaj vivi en geto kaj tiam estis murditaj sur la monteto Polanka proksime de la urbo.[1]
13.04.1943: En Bilcze (proksime al Lucko) ukrainaj naciistoj per bajonetoj murdis 10 personojn (en tio infanon) kaj ĵetis en puton.
Kadre de la mortigo de poloj en Volinio proksimume 10 000 poloj estis murditaj de la Ukraina Ribela Armeo en la areo. La 24-an de decembro ukrainaj naciistoj murdis ĉirkaŭ 60 polojn en vilaĝo Połonka; samdate post unu jaro ili murdis en 3 polaj vilaĝoj de la distrikto respektive 57, 22 kaj pli ol 20 personojn. La urbo estis reokupita fare de la Ruĝa Armeo de Sovetunio la 2-an de februaro 1944.
Post la fino de la Dua Mondmilito la restantaj polaj loĝantoj de la urbo estis forpelitaj, plejparte al la areoj foje nomataj la polaj "Regajnitaj Teritorioj", do la regionoj de la Germana Regno oriente de la Odro-Niso-limo en 1946 transdonitaj al la komunisma Pola Popola Respubliko. La urbo fariĝis industria centro en la Ukraina SSR. La ĉefaj ŝanĝoj en la urba demografio rezultis en tio ke ĝis la fino de la 1940-aj jaroj la urba loĝantaro estis preskaŭ tute ukraina.
Partneraj urboj
redaktiPersonoj ligitaj kun la urbo
redakti- Anatolo Koch (1887-), ruslanda parlamentano, ukraina esperantisto
- Józef Ignacy Kraszewski (1812-1887) - pola verkisto kaj publicisto
- Mikołaj Kruszewski (1851-1887) - pola reprezentanto de kazana skolo en lingvoscienco, disĉiplo kaj plej proksima kunlaboranto de Jan Niecisław Baudouin de Courtenay
- Pantelejmon Kuliŝ (1819—1897) - ukraina verkisto, poeto, etnografo, tradukisto
- Vytautas (1350-1430), grandduko de Litovio
- Oksana Zabuĵko (1960), ukraina verkistino, poetino kaj eseistino
- Lesja Ukrajinka, ukraina poetino.
Esperanto en Lucko
redaktiDe 1985 en la urbo agas Esperanto-klubo Arbara kanto, kiun senŝanĝe estras Niko Voloŝin - unu el fratoj Lukaŝidoj. Inter famaj klubanoj estas
- Igor Drul, esperanto-movada veterano
- Nina Daniljuk, docento pri lingvistiko de Lesja Ukrajinka Orienteŭropa Nacia Universitato
- Oleksandr Zinĉuk, kuracisto, faka delegito de UEA kaj Yumeiho-terapiisto
Viktimo de germana okupado estis pola esperantisto Wilhelm Róbin
Notoj
redakti- ↑ Murder of the Jews of Łuck Arkivigite je 2018-11-05 per la retarkivo Wayback Machine - Jad Vaŝem website (angle)
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Turisma paĝo de Lucko - trilingva
- Oficiala paĝo de Lucko Arkivigite je 2006-04-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Fotoj de Lucko