Luaro
Luaro (france Loire [lŭar]) ankaŭ nomita Liĝero (el la latina) estas almara rivero kaj la plej longa rivero de Francio.
Luaro | |
---|---|
Luaro en Orleano, vido de la katedralo | |
almara rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 1 020 km |
Akvokolekta areo | 117 000 km² |
Averaĝa trafluo | 850 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 1 408 m |
Enfluejo | Atlantiko |
- Alteco | 0 m |
Geografio | |
Alfluantoj | en Francio |
Rivero en Eŭropo | |
Ĝia fonto situas apud Monto Gerbier-de-Jonc en la Centra Montaro kaj ĝi finiĝas en la Atlantika oceano, nord-okcidente. La supra fluo de la rivero estas mallarĝa, dum ĝia fina parto havas larĝon je ĝis unu kilometro.
Luaro estas nun la lasta ankoraŭ sovaĝa (ne kanalizita) rivero de Francio, eĉ sabloinsuloj kaj insuloj estas oftaj meze de ties fluejo, kelkaj estas nun aĉetitaj de LPO (ligo por la protekto de la birdoj) kaj restas sovaĝa natura medio.
Dum la renesanco estis konstruitaj multaj kasteloj apud Luaro, pro kiuj famigis la rivero: Kasteloj de la Luaro.
-
Luaro apud Saint-Nazaire
-
Luaro en Orléans
-
Luaro en Orléans
-
Ĝia fluejo en Francio