Usona Nacia Laboratorio Los Alamos

esplora laboratorio en Nov-Meksiko
(Alidirektita el Los Alamos)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Los Álamos (stacidomo).

La Usona Nacia Laboratorio Los Alamos (mallongigite Los Alamos respektive Los ÁlamosLANL por "Los Alamos Nacia Laboratorio") estas nacia laboratorio de la Usona Departemento pri Energio komence organizita dum la Dua Mondmilito por la desegno de nuklea armilo kiel parto de la projekto Manhattan. Ĝi situas mallongan distancon nordokcidente de Santa Fe, Nov-Meksiko en la sudokcidenta Usono.

Usona Nacia Laboratorio Los Alamos
emblemo
Naciaj Laboratorioj kaj Teknologiaj Centroj de la Usona Departemento pri Energio
instalaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1943 vd
Geografia situo 35° 52′ 32″ N, 106° 19′ 27″ U (mapo)35.87555556-106.32416667Koordinatoj: 35° 52′ 32″ N, 106° 19′ 27″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Los Alamos
Situo Los Alamos County
Usona Nacia Laboratorio Los Alamos (Nov-Meksiko)
Usona Nacia Laboratorio Los Alamos (Nov-Meksiko)
DEC
Map
Usona Nacia Laboratorio Los Alamos
Lingvoj

angla lingvovd

Filioj Nacia Laboratorio pri Grandegaj Magnetaj Kampoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo Kompanio kun limigita respondeco
vdr
la departementa emblemo
la departementa emblemo

Los Alamos estis elektita kiel la plej sekreta loko por projektado de atombombo fine de 1942, kaj oficiale estis komisiita la sekvan jaron, sub la administrado de la Universitato de Kalifornio en Berkelio. Tiutempe ĝi estis konata kiel projekto Y kaj estis la centro por dezajno de armiloj kaj ĝenerala kunordigo. Aliaj laboratorioj, hodiaŭ konataj kiel "Nacia Laboratorio Oak Ridge" kaj "Hanford", koncentriĝis pri la produktado de uranio kaj plutonio por la celataj bomboj. Los Alamos estis la koro de la projekto, kolektante sub la gvido de Robert Oppenheimer kelkajn el la plej famaj sciencistoj de la mondo, inter ili multnombrajn Nobel-premiitojn - ekzemple Hans Albrecht Bethe kaj Niels Bohr.


Eksteraj ligiloj

redakti