Lingvoj de Hispanio
Oni parolas plurajn lingvojn en Hispanio. La hispana lingvo estas la sola lingvo oficiala en la tuta regno, sed aliaj lingvoj estas oficialaj en kelkaj regionoj. En iuj regionoj, aperas miksaj formoj kaj neprestiĝaj dialektoj.
Oficialaj en la tuta regno
redakti- La hispana lingvo. La nomo de la hispana lingvo estas politike disputata afero. Plejofte en nehispaniaj lingvoj (kaj ankaŭ en Esperanto) oni nomas ĝin la hispana lingvo.
Oficialaj nur en kelkaj regionoj
redakti- La eŭska lingvo, oficiala en Eŭska Aŭtonoma Komunumo kaj parto de Navaro.
- La galega lingvo, oficiala en Galegio. Oni vaste parolas ĝin ankaŭ en regioneto Bierzo (provinco Leono), kie ĝi ne estas oficiala, sed nur agnoskita kiel lingvo propra de la aŭtonoma komunumo Kastilio kaj Leono.
- La kataluna lingvo, oficiala en Katalunio, Valencia Regiono (nomite valencia lingvo) kaj Balearoj. Ĝi estas parolata ankaŭ en orienta parto de Aragono kaj eta teritorio en Murcio, sed, kvankam agnoskite, ĝi ne estas oficiala tie.
- La okcitana lingvo, pli precize la arana dialekto de la gaskona, oficiala en la Arana valo. De 2006 ĝi estas ankaŭ oficiala en la tuta Katalunio.
Neoficialaj
redakti- La araba lingvo, en Ceŭto.
- La aragona lingvo ne estas oficiala en Aragono. Ĝi estas parolata en la nuna Aragono kaj en la iamaj reĝlandoj Aragono, Navaro kaj Valencio. Ĝi havas 10.000 parolantojn kaj multajn dialektojn. La Leĝo de Lingvoj de Aragono diras, ke la aragona kaj la kataluna estas lingvoj propraj kaj historiaj de Aragono, sed ne deklaras la oficialecon de tiuj lingvoj.
- La asturileona lingvo estas parolata en Asturio, en la provincoj Leono kaj Zamoro, kaj en Miranda do Douro (en Portugalio). Kun alia defino, ĝi ankaŭ estas parolata en Kantabrio (kantabra lingvo), en Salamanko kaj Ekstremaduro (ekstremadura lingvo). Ĝi estas oficiale agnoskita en Asturio kaj Kastilio kaj Leono, sed ĝi ne estas oficiala.
- La tamaziĥta lingvo, en Melilo.
- La portugala lingvo, en Olivenza (disputata teritorio inter Hispanio kaj Portugalio) kaj apud la portugala landlimo. Tradicie, lingvistiko taksas la galegan dialekto de la portugala; la movado reintegrismo, baziĝas sur tiu konsidero por defendi ortografian unuiĝon.
Nebuŝaj lingvoj
redakti- Signolingvoj:
- Fajflingvo:
Neindiĝenaj lingvoj
redaktiEn turismaj marbordaj regionoj, loĝas kaj turismas multaj eŭropanoj, ĉefe dum somero. Tial estas komunumoj de parolantoj de la angla, germana kaj aliaj. Enmigrintoj ankaŭ abundas kaj pro tio ekzistas multaj parolantoj de diversaj eŭropaj lingvoj, ĉefe de proksimaj landoj, kiel la angla, la portugala aŭ germana, aŭ de enmigrintoj de pli malproksimaj landoj, kiel la rumana lingvo, la bulgara lingvo aŭ la vua lingvo, inter aliaj.
Malaperintaj lingvoj
redaktiJen listo de lingvoj ne plu parolataj en Hispanio, sed viglaj dum la pasinteco. Oni konsideras ilin mortintaj lingvoj.
En Antikva epoko
redakti- Prahispanaj lingvoj
- Antaŭhindeŭropaj lingvoj
- La akvitana lingvo, konsiderata foje kiel pralingvo de la eŭska lingvo, kvankam estas ofte debatata ĉu la akvitana kaj la protovaska estis apartaj lingvoj.
- La ibera lingvo, parolita de antikva etno iberoj.
- La tarteza lingvo
- Hindeŭropaj lingvoj
- La keltaj lingvoj, el kiuj la plej konata estas la keltibera
- La luzitana lingvo
- Antaŭhindeŭropaj lingvoj
- Koloniaj lingvoj
- Antikvaj grekaj dialektoj
- La fenica lingvo
- La latina lingvo
En Mezepoko
redakti- La gota lingvo, parolita de la ĝermana popolo visigotoj.
- La mozaraba lingvo, latinido en Al-Andalus.
- La andalus-araba lingvo, dialekto de la araba en Al-Andalus.
- La kanari-berbera lingvo, varianto de berbera lingvaro en Kanarioj.
- La navara-aragona lingvo, varianto de latinida lingvaro en la Valo de Ebro.
En Moderna epoko
redakti- La tabarka lingvo, varianto de la ligura lingvo, parolita en la insuleto Tabarko.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.ethnologue.com/show_country.asp?name=Spain
- http://www.proel.org/lenguas.html
- http://www.alpi.ca Arkivigite je 2019-06-21 per la retarkivo Wayback Machine
- lingva situacio kaj leĝaro en Hispanio Arkivigite je 2004-06-06 per la retarkivo Wayback Machine