Liĉio
La Liĉiarbo (Litchi chinensis) estas, ĝis 30m alta, arbo el la familio de Sapindaceoj, kiu kreskas aparte en la sudo de Ĉinio kaj tie kultiviĝas ekde ĉirkaŭ la jaro 1766 antaŭ Kristo, dum la tempo de la dinastio Ŝang de antikva Ĉinio. La fruktoj nomiĝas liĉioj (ĉine 荔枝, pinjine lizhi). Intertempe la arbo kultiviĝas tutmonde en la suptropikaj klimataj zonoj, interalie en Tajvano, Barato, Tajlando, Sudafriko, Madagaskaro, Aŭstralio, Israelo, Brazilo, Meksiko kaj Usono.
Liĉio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Liĉioarbo kun fruktoj
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Nutra valoro
redaktiNutra valoro en 100 gramoj:
- Energio: 332 kĴ
- Kalcio: 10 mg
- Proteino: 0,9 g
- Vitamino B2: 0,05 mg
- Karbonhidrato: 18 g
- Vitamino C: 39 mg
- Fero: 0,35 mg
Bildaro
redakti-
Liĉio-fruktoj
-
Verdaj fruktoj ĉe arbo
-
Liĉio-fruktoj kaj kerno
Vidu ankaŭ
redakti