Les demoiselles de Rochefort
Les demoiselles de Rochefort (La junulinoj de Rochefort) estas franca muzikala filmo verkita kaj reĝisorita de Jacques Demy, publikigita en 1967, en kiu stelulas Catherine Deneuve kaj ŝia fratino Françoise Dorléac, en muzikala komencio komponita de Michel Legrand.
Les demoiselles de Rochefort | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Les Demoiselles de Rochefort |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1967, 8 mar. 1967, 11 apr. 1968 |
Ĝenro | muzika filmo |
Kameraado | Ghislain Cloquet |
Reĝisoro(j) | Jacques Demy |
Produktisto(j) | Gilbert de Goldschmidt |
Scenaro | Jacques Demy |
Loko de rakonto | Rochefort |
Muziko de | Michel Legrand |
Rolantoj | Catherine Deneuve • Françoise Dorléac • George Chakiris • Jacques Perrin • Michel Piccoli • Gene Kelly • Danielle Darrieux • Grover Dale • Anne Germain • Christiane Legrand • Claude Parent • Claudine Meunier • Don Burke • Geneviève Thénier • Georges Blaness • Henri Crémieux • Jacques Revaux • Jacques Riberolles • Jean Stout • José Bartel • Romuald Figuier |
IMDb | |
Intrigo
redaktiDelphine kaj Solange Garnier, du ĝemelinoj kiuj vivtenas sin instruante muzikon kaj dancon, foriras al Parizo por plibonigi siajn respektivajn karierojn kaj por serĉi la idealan viron. La lasta ŝemajfino kiun ili pasigas en Rochefort komplete ŝanĝas iliajn vivojn... kaj tiujn de preskaŭ la tuta loĝantaro je la alveno de abunda grupo de foiristoj kiuj instaliĝas en la ĉefa placo.
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Catherine Deneuve: Delphine Garnier.
- George Chakiris: Étienne.
- Françoise Dorléac (kiel Françoise Dorleac): Solange Garnier.
- Jacques Perrin: Maxence.
- Michel Piccoli: Simon Dame.
- Grover Dale: Bill.
- Jacques Riberolles: Guillaume Lancien.
- Geneviève Thénier (kiel Geneviève Thenier): Josette.
- Henri Crémieux (kiel Henri Cremieux): Subtil Dutrouz.
- Pamela Hart: Judith.
- Leslie North: Esther.
- Patrick Jeantet: Boubou.
- Gene Kelly: Andy Miller.
- Danielle Darrieux: Yvonne Garnier.
- René Pascal: Pépé.
- Dorothée Blanck: Preterirantino
Pri la filmo
redakti- Françoise Dorléac mortis en trafikakcidento nur tri monatojn post la premiero de la filmo.
- Danielle Darrieux estas la nura aktorino de la filmo kiu ne estis dublita en la kantoj.
- Agnès Varda, koramikino de Jacques Demy, filmis en 1993 la dosier-filmon Les Demoiselles ont eu 25 ans (La junulinoj iĝis 25-jaraĝaj) pri la farado de la filmo kaj la rezulto kiun ĝi lasis por la lokanoj de Rochefort.
Eksteraj ligiloj
redakti- pri la filmo ĉe la retejo de municipo Rochefort
- Chicago Reader, Review of The Young Girls of Rochefort
- The Young Girls of Rochefort: Not the Same Old Song and Dance – eseo de Jonathan Rosenbaum ĉe he Criterion Collection