Laura Restrepo
Laura RESTREPO Casabianca (Bogoto, 1a de januaro 1950) estas kolombia verkistino kaj ĵurnalisto, speciale konata pro sia romano Delirio, kiu ricevis la Premion Alfaguara (2004) kaj la Premion Grinzane Cavour (2006). Krom romanojn, ŝi verkis eseojn kaj porinfanan libron. Ŝiaj verkoj estis tradukitaj al diversaj lingvoj.
Laura Restrepo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1950 (74-jaraĝa) en Kolombio | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Kolombio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Andoj (Kolombio) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto poeto ĵurnalisto romanisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | negra ❦ Delirium ❦ Leopardo al sol vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi laboris ankaŭ kiel ĵurnalisto kaj partoprenis aktive en politiko. Ŝi ludis gravan rolon en la procezo de pacnegocado kun la gerilo dum la 1980-aj jaroj, kio rezultis en ekzilo, de kio ŝi povis reveni nur post la Movado 19 de Abril (M-19) estis leĝigita. Intelektulo kaj maldekstrulo, ŝi defendis la eblojn de la Bolivara revolucio de Hugo Chávez, kondamnis la naciismajn malamojn ĉu el Bogoto kaj Karakaso kaj kreis en la projekto nomita socialismo de la 21-a jarcento. Ŝi loĝas kutime en Meklsiko kun sia meksika koramiko, sed ŝi havas ankaŭ domon en Bogoto.
Biografio
redaktiŜia patro estis memlernanto kaj edukis ŝin ekster regulaj lernejoj. Ŝi studis Beletrojn en la Universitato de Andoj, kaj poste politikajn sciencojn; ŝi estis instruistino en Escuela Santa Helena kaj poste, profesorino de Literaturo en la Nacia Universitato de Kolombio kaj en la Universitato Rozario, sed poste ŝi dediĉis sin al la revolucio en Kolombio.
Ŝi aktivis en politiko (ĉefe post la morto de sia patro) en Kolombio, Hispanio kaj Argentino (kontraŭ la militista diktaturo). Kiel ĵurnalisto, ŝi veturis al konfliktaj areoj (kiel Nikaragvo). Laborante por la revuo Semana, ŝi kontaktis kun Gabriel García Márquez, kiu konsilis ŝin cele al verkado.
En 1983, dum la registaro de Belisario Betancur, ŝi formis parton de la Komisiono de Paco, Dialogo kaj Verigo, kiu devis negocadi kun la ribela movado M-19. Tiukadre aktivuloj kaj estroj de la M-19 estis murditaj, kaj ŝi devis ekziliĝi en Meksikon, kie ŝi kunlaboris kiel kolumnisto en li ĵurnalo La Jornada kaj en la revuo Proceso, ĉiam klopode al la paco kun la M-19, veturante al Hispanio, Centrameriko, Francio ktp. Tiu laboro finiĝis en 1989 kiam tiu movado lasis la armitan lukton por iĝis laŭleĝa politika partio. Laura Restrepo ankaŭ vivis en Argentino kelkajn jarojn dum la diktaturo.
Verkoj
redaktiRomanoj
redakti- La isla de la pasión (1989)
- Leopardo al sol (1993)
- Dulce compañía (1995)
- La novia oscura (Grupo Editorial Norma, Colombia, 1999)
- La multitud errante (2001)
- Olor a rosas invisibles (Editorial Sudamericana, Argentina, 2002)
- Delirio (2004)
- Demasiados héroes (2009)
- Hot sur (2012)
- Los Divinos (2018)
- Canción de antiguos amantes (2022)
Noveloj
redakti- Pecado (2016)
Raportaĵo
redakti- Historia de una traición (1986). Colombia: historia de una traición, Historia de un entusiasmo (1995)
Aliaj
redakti- Operación Príncipe (1988), kun Roberto Bardini kaj Miguel Bonasso.
- Las vacas comen espaguetis (1989), poezio por infanoj.
Referencoj
redaktiBibliografio
redakti- Averis, Kate (2013). «Laura Restrepo (Colombia, 1950)». En Corral, Will; De Castro, Juan; Birns, Nicholas, eld. The Contemporary Spanish-American Novel: Bolaño and After. New York: Bloomsbury. pp. 252-257. ISBN 9781441140395.
- Carvalho, Susan (2007). Contemporary Spanish American Novels by Women: Mapping the Narrative. Woodbridge, Suffolk: Tamesis. ISBN 9781855661424.
- Herrera, Adriana (November/December 2007). «Chapters in the Life of Laura Restrepo». Americas 59 (6): 14-19.
- Hughes Davies, Lloyd (2012). «Laura Restrepo (1950-)». En Pastor, Brígida M.; Hughes Davies, Lloyd, eld. A Companion to Latin American Women Writers. Woodbridge, Suffolk: Tamesis. pp. 197-211.
- Kollmann, Raúl (12a de majo 2009). «Entrevista a la escritora Laura Restrepo, sobre su nueva novela, Demasiados héroes». La Clase. Arkivita el la originalo la 23an de aŭgusto 2011. Konsultita la 19an de aprilo 2012. El Página/12.
- Manrique, Jaime (2001). «Laura Restrepo». Bomb 78: 54-9. Konsultita la 11an de marto 2015.
- Melis, Daniela; Restrepo, Laura (Majo, 2005). «Una Entrevista con Laura Restrepo». Chasqui 34 (1): 114-129.
- Morales de Franco, Saray (decembro, 2004). «Reseña de Delirio de Laura Restrepo». Pensamiento y Cultura (7): 168-9. Konsultita la 11an de marto 2015.
- Rioseco, Marcelo (Majo-Aŭgusto 2014). «Hot Sur by Laura Restrepo». World Literature Today 88 (3): ??-??. Konsultita la 11an de marto 2015.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Laura Restrepo en Alfaguara
- Intervjuoj de Laura Restrepo en YouTube
- Artikolo sobre "Delirio" en Revista Estudios de Literatura Colombiana
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Laura Restrepo en la hispana Vikipedio.