La tri muskedistoj
La tri muskedistoj, antikve ankaŭ La tri musketeroj' (france Les Trois Mousquetaires, [le trŭa musketer]) estas mondfama romano de la franca verkisto Alexandre Dumas (patro), origine eldonita laŭ ĉapitroj ekde 1844. Ĝi estas la unua parto de trilogio (kun Vingt Ans après, trad. Dudek Jaroj poste, kaj Le Vicomte de Bragelonne, trad. La Vicgrafo de Bragelonne) pri d’Artagnan kaj liaj tri amikoj Athos, Porthos kaj Aramis.
Les trois mousquetaires | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Alexandre Dumas (patro) | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | franca lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1844 | ||||
Ĝenro | serie eldonita fikcio • aventura fikcio | ||||
Loko de rakonto | Parizo • Meung-sur-Loire • Londono • Kalezo • La Rochelle • Béthune | ||||
| |||||
La nomo de la romano en Esperanto estas malunueca.
Jen (parta) esperantigo de 1907:
- Tri musketeroj, kvina ĉapitro de la unua volumo (Internacia Krestomatio de Kabe), rete legebla ĉi tie
Pli multaj modernaj mencioj estas tamen pri Tri musketistoj aŭ Tri muskedistoj. Muskedisto aŭ musketero estas soldato ekipita per muskedo (tiel laŭ PIV 2020, laŭ PIV 2002 kaj PV 1934) aŭ musketo (tiel laŭ PIV 1970), france mousquet [muske], pafilo kiu gravis dum la 18-a jarcento en Reĝlando Francio.
Intrigo
redaktiEn aprilo de 1625 la juna gaskoniano d’Artagnan ekiras al Parizo por fariĝi membro de la "musketeroj de la gvardio". Li baldaŭ ekkverelas kun tri musketeroj Athos, Porthos kaj Aramis, sed rapide fariĝas ilia amiko.
Ĉefa kontraŭulo de la kvar amikoj estas la kardinalo Richelieu, kiu havas siajn spionojn ĉie.
Roluloj
redaktiLa romanfiguroj estas libere bazitaj sur veraj historioj personoj:
- d’Artagnan → Charles d’Artagnan de Batz-Castelmore
- Aramis → Henry d’Aramitz
- Porthos → Isaac de Portau
- Athos → Armand de Sillègue d'Athos d'Autevielle
- kardinalo Richelieu
- Ludoviko XIII (tiel ĉe Kabe)
- Anno Aŭstria (tiel ĉe Kabe)
Adaptoj
redaktiLa tri libroj de la trilogio estis plurfoje filmigitaj. Inter la filmigoj troveblas:
- 1959: Les trois mousquetaires de Claude Barma, televido, kun aktoro Michel Galabru
- The Musketeer (filmo) de 2001
Vidu ankaŭ
redakti- Tri Muskedistoj (ludo)
- 14238 d'Artagnan, asteroido