La Parnaso
La Parnaso estas fresko pentrata de la itala renesanca artisto Rafaelo en la Rafaelaj Ĉambroj ("Stanze di Raffaello"), en la Vatikana Palaco en Romo, pentrita laŭ komisio de la papo Julio la 2-a. Ĝi estis probable la dua muro de la Stanza della segnatura kiu estis pentrita, ĉirkaŭ 1511, post La disputo kaj antaŭ La Lernejo de Ateno, kiu okupas aliajn murojn de la ĉambro.
La tuta ĉambro montras la kvar areojn de la homa konaro: nome filozofio, religio, poezio kaj juro, kun La Parnaso reprezentante poezion. La fresko montras la mitologian monton Parnason kie loĝas Apolono; li estas en la centro ludante instrumenton (tiutempan violonon pli ol klasikan liron), ĉirkaŭata de naŭ muzoj, naŭ poetoj el la antikveco, kaj naŭ tiutempaj poetoj. Apolono, kun Kaliopo, la muzo de eposa poezio, inspiris poetojn.[1][2]
Rafaelo uzis la vizaĝon de Laokoon el la klasika skulptaĵo Laokoon kaj siaj filoj, elfosita en 1506 kaj ankaŭ en la Vatikano, por sia Homero (malhelblue maldekstre de la centro), esprimante blindecon pli ol doloro.[3] Du el la inaj figuroj en la fresko onidire estas rememoro de la Kreado de Adamo de Mikelanĝelo, nome Eŭterpo kaj Sapfo, kiu estas nomita sur de ŝi portata rulaĵo.[4] Sapfo estas la ununura poetino montrita, eble identigita por ne esti konfuzata kun muzo; ŝi estas malfrua aldono kiu ne aperas en la presaĵo fare de Marcantonio Raimondi kiu registras la desegnon de la fresko.
La fenestro sub la fresko La Parnaso enkadras la vidon de la Vatikana Monto, supozate dediĉita al Apolono. Humanistoj, kiaj Biondo, Vegio, kaj Albertini, aludas al antikva suna dio de Vatikanurbo.[2]
Bildaro
redaktiNotoj
redakti- ↑ Paoletti, J. (2005) Art in Renaissance Italy. London: Laurence King Publishing. ISBN 1-85669-439-9.
- ↑ 2,0 2,1 Stinger, C. [1985 (hardback)] (1998) The Renaissance in Rome. Bloomington, IN: Indiana Bloomington Press, p. 199. ISBN 0-253-33491-8.
- ↑ Roger Jones kaj Nicholas Penny, Raphael, p. 74, Yale, 1983, ISBN 0300030614
- ↑ Joannides, P. (1983) The Drawings of Raphael: With a Complete Catalogue. Berkeley and Los Angeles, CA: University of California Press, p. 20. ISBN 0-520-05087-8.