La Laguna
San Cristóbal de La Laguna, nomata ankaŭ simple La Laguna, estas municipo sur insulo Tenerifo (provinco Santa Cruz de Tenerife en Hispanio). Ĝi situas en la nord-oriento de la insulo, en la valo de Aguere. La urbo estas sidejo de la Konsulta Konsilio de la Kanarioj. En 1999 Unesko deklaris ĝin Monda Kulturheredaĵo.
La Laguna | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 38200–38299 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 159 034 (2023) [ ] | ||||
Loĝdenso | 1 558 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 28° 29′ N, 16° 19′ U (mapo)28.485277777778-16.316666666667Koordinatoj: 28° 29′ N, 16° 19′ U (mapo) [ ] | ||||
Alto | 553 m [ ] | ||||
Areo | 102,06 km² (10 206 ha) [ ] | ||||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo San Cristóbal de La Laguna [ ] | |||||
La municipo havas areon de 102,06 km², en januaro 2006 ĝi havis 142.161 loĝantojn. Kun la insula ĉefurbo ĝi apartenas al la aglomeraĵo Santa Cruz de Tenerife-La Laguna. La koordinatoj estas 28° 29′ N 16° 18′ U / 28.483 °N, 16.300 °U (mapo). Plej alta monto estas Pico del Inglés kun 980 m. La indiĝena nomo de la regiono estis Aguere [agEre]; ĝi estas ankoraŭ uzata en poezio kaj ĵurnalistiko.
Al la municipo apartenas flughaveno Los Rodeos, la pli norda el la du flughavenoj de la insulo. Sur ĉi tiu flughaveno en 1977 okazis la aviadila katastrofo de Tenerifo (la plej granda iam, escepte de 11-a de septembro 2001).
Esperanto
redaktiEn la urbo Juan Régulo Pérez fondis eldonejon Stafeto kaj laboris ĉe Universitato La Laguna.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Administra retejo, kiu, interese, havas .com-domajnon