La Bela Mondo kaj Universo

(Alidirektita el La Bela Mondo)

La Bela Mondo kaj Universo estis laŭ la Enciklopedio de Esperanto en la 1930-aj jaroj konsiderata inter el la plej belaj, artaj, luksaj esperantaj magazinoj kiuj ĝis tiam aperis. Vere valoraj artaĵoj. La Bela Mondo eliris nur de julio 1908-julio 1909, IV-j-32-48 p. entute 2 vol. kun 376 paĝoj. 24x16. Redaktis d-ro Albert Schramm en Dresden, produktis eldonejo Heckner, Wolfenbüttel. Universo aperis de sept. 1909-aŭg. 1912 en 3 vol. kun 384, 384, 29 paĝoj 24x16. Redaktis prof. Siegfried Lederer kaj d-ro Schramm, same eldonejo Heckner, Wolfenbüttel.

kovrilo de numero el 1908
kovrilo de numero el 1910

Referencoj

redakti

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo La Bela Mondo kaj Universo el la Enciklopedio de Esperanto.

Eksteraj ligiloj

redakti