Kupolo de la Roko
moskeo en Jerusalemo
La Kupolo de la Roko (arabe قبة الصخرة, Qubbat aṣ-Ṣakhra, hebree כיפת הסלע, Kipat HaSela, turke Kubbetüs Sahra, neoficiale nomata Ora kupolo) estas islama sanktejo, kies orita kupolo estas konata vidindaĵo en Jerusalemo. Ĝi situas sur monto, kiun islamanoj nomas Nobla rifuĝejo (arabe الحرم القدسي الشريف, al-Haram al-Qudsi al-Sharif) kaj kiun judoj kaj kristanoj nomas la Templa Monto (hebree הר הבית, Har haBajit). Ĝi estis konstruita inter la jaroj 687 kaj 691 fare de Abd al-Malik, la 9-a kalifo. Dum jarcentoj eŭropaj vojaĝistoj nomis ĝin moskeo Umar ibn al-Ĥattab.
Kupolo de la Roko مسجد قبة الصخرة כיפת הסלע | ||
kupolo • moskeo | ||
---|---|---|
Bazaj informoj | ||
Loko | Templa Monto, Jerusalemo | |
Geografia situo | 31° 46′ 41″ N, 35° 14′ 7″ O (mapo)31.77805555555635.235277777778Koordinatoj: 31° 46′ 41″ N, 35° 14′ 7″ O (mapo) | |
Religia aliĝo | Islamo | |
Ŝtato | Israelo | |
Religia statuso | Sanktejo | |
Gvidanto | Ministro de Awqaf | |
Arkitektura priskribo | ||
Jaro de komenco | 685 | |
Jaro de kompletigo | 691 | |
Karakterizaĵoj | ||
Kupolo(j) | 1 | |
Minareto(j) | 0 | |