Kranao
Laŭ la helena mitologio, Kranao (el la greka Κραναός, «roka»[1]) estis la dua legenda reĝo de Ateno kaj, kiel la antaŭa, unu el la aŭtoktonoj, tio estas, naskiĝinto rekte el la tero sen vira interveno. Kiam Erisiktono, la nura filo de Reĝo Cekropso la 1-a, mortis june kaj senidare, la loĝantaro de Ateno nomumis Kranaon sukcedanto de tiu lasta, kvankam Cekropso ankoraŭ vivis, ĉar oni konsideris lin la plej pova kaj riĉa samcivitano en tiu tempo[2].
Kranao | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Edzo/Edzino | Pedias |
Infanoj | Atisa • Cranae • Cranaechme |
Kranao edziĝis al Pedia, filino de la lacedemona Mineso, kaj li estis patro per ŝi de tri filinoj nomiĝintaj Kranekma aŭ Menekma, Atisa kaj Kranaa[3] kaj, laŭ maloftaj versioj, de filo nomiĝinta Raruso[4]. Verŝajne Atisa mortis en sia junaĝo, kaj pro tio Kranao decidis, memore al ŝi, ŝanĝi la nomon de la lando de li regata al Atiko[5][6]. Ĝis tiam, tiu elstara regiono nomiĝis Akteo, pro la nomo de ĝia unua reĝo.
Dum la regado de Kranao, kiu daŭris naŭ aŭ dek jarojn, okazis la juĝo kiu finis la disputon inter Areso kaj Pozidono pri la posedo de la monteto Areopago, okcidente de la Akropolo[7]. Ankaŭ okazis en lia reĝtempo la fama diluvo en Tesalio. Laŭ kelkaj rakontoj, la tiea reĝo Deŭkaliono ekskapis el tiu katrastrofo kaj velis el Likoreo al Ateno kun siaj filoj Heleno kaj Amfiktiono[8][9]. Li mortis tuj poste kaj estis entombigita proksime al la atika ĉefurbo, sed liaj filoj estis protektitaj de la atika reĝo. Amfiktiono eĉ sukcesis edziĝi al filino de Kranao, ĉu al Kranaa, ĉu al Atisa (en la versioj laŭ kiuj Kranaa mortis maljune).
Kranao estis detronigita kaj elpatrujigita per komploto organizata de sia propra bofilo Amfiktiono, kiu suferis siavice detronigon fare de Eriktonio, nepo de Kranao laŭ la versio kiu konsideras lin filo de Atisa kaj la forĝista dio Hefesto[10]. Kranao translokiĝis tiam al Lamptrao, kie li mortis kaj ricevis entombigon. Lia funebra monumento estis ankoraŭ vizitebla en la epoko de Paŭzanio[11]. De tiam, li ricevis en Ateno kultadon kiel heroo, kun ritoj plenumitaj de sacerdotoj ofte deventantaj el la familio Karidoj[12].
Honore al Kranao, la loĝantoj de Atiko ricevis la nomon Kranaoi[13][14][15][16], dum Ateno, ĉefurbo de la lando, estis konata kiel Kranaa[17][18] aŭ Kranaai[19].
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Ateno | Poste: | |
---|---|---|---|
Cekropso la 1-a | Kranao | Amfiktiono |
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Kranao ĉe Greek Mythology Index Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Robert Graves. The Greek Myths.
- ↑ Pierre Grimal. Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine, s.v. Cranaos.
- ↑ Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.14.5.
- ↑ Hesikio el Aleksandrio. Vortaro, s.v. Kranaou hyios.
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.2.6.
- ↑ Strabono. Geografio, 9.1.18.
- ↑ François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie, s.v. Cranaos.
- ↑ Kroniko de Paroso, 4-7.
- ↑ Eŭsebio. Kroniko, 2. paĝ. 26.
- ↑ Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.14.6.
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.31.3.
- ↑ Hesikio el Aleksandrio. Vortaro, s.v. Kharidai.
- ↑ Aristofano. Birdoj, 123.
- ↑ Herodoto. Historioj, 8.44.
- ↑ Suido, s.v. Kranaōn.
- ↑ Esĥilo. Eŭmenidoj, 993: «Idaro de Kranao».
- ↑ Aristofano. Akarnanianoj, 75 kaj Lizistrata, 481.
- ↑ Stefano de Bizanco. Etnika, s.v. Kranaē.
- ↑ Pindaro. Olimpiaj odoj, 7.82.