Komitato de UEA 2013-2016
Listartikolo en Vikipedio
La komitato de Universala Esperanto-Asocio en la oficperiodo 2013-2016 konsistis el komitatanoj ekoficintaj en la 98-a UK de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2013 en Rejkjaviko.
Jam en printempo 2013 okazis la elektoj de la komitatanoj B, rekte elektataj fare de la individuaj membroj de UEA.
Gazetara informo de UEA la 17-an de junio 2013 raportis pri la rezulto:
- La 17-an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la voĉoj donitaj en la elektado de ses komitatanoj B por la periodo 2013-2016. Por tiu tasko la estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la ĝenerala direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Atie van Zeist, Piet Schuil kaj Rob Moerbeek. Laborantoj de la Centra Oficejo helpis la komisionon en la nombrado.
- Balotilo estis sendita al 4392 individuaj membroj, el kiuj voĉdonis 1188, do 27,0 procentaĵoj. Estis 1185 validaj kaj 3 malvalidaj balotiloj. Ĉar pri la ses elekteblaj lokoj konkursis nur sep kandidatoj, la voĉdonado eble ne estis same interesa kiel en 2010, kiam por la sama nombro da lokoj estis 13 kandidatoj kaj la balota procentaĵo estis pli alta, 32,3 procentaĵoj. La rekordo, 33,8 procentaĵoj, datiĝas de 1998.
- Plej multajn voĉojn, 1002, ricevis Mark Fettes. La aliaj sukcesaj kandidatoj estis Stefan MacGill (973), José Antonio Vergara (887), Barbara Pietrzak (881), Amri Wandel (874) kaj Dennis Keefe (859). Ne elektita estis Johan Derks, kiu tamen ricevis la subtenon de 48 procentaĵoj el la voĉdonintoj, nome 566 voĉojn.[1]
- La komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn. Estas unu komitatano B por ĉiu komencita milo da membroj laŭ la stato fine de la antaŭa jaro, ĉi-kaze la 31-an de decembro 2012. Krome, ĉiuj aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj kun minimume 100 membroj rajtas nomumi komitatanon A. Aliaj asocioj nomumas observantojn, kiuj ne havas voĉdonrajton en la kunsidoj de la komitato. Fine, la komitatanoj A kaj B rajtas alelekti komitatanojn C, kies nombro ne rajtas esti pli ol la kvarono de la suma nombro de la komitatanoj A kaj B.
Sume en la komitato membras inter la UK 2013 en Rejkjaviko kaj la UK 2016:[2]
- komitatano A: s-ro Rubén T. Diaconu
- observanto: s-ino Gajane Abrahamjan
- observanto: s-ro Leopold Patek
- komitatano A: s-ino Flory Witdoeckt
- komitatano A: s-ro Latifou Gbadamassi
- komitatano A: s-ro Rafael Henrique Zerbetto
- komitatano A: s-ro Paul P. Gubbins
- komitatano A: s-ro Francesco Maurelli (ISAE)
- komitatano A: s-ro Jérémie Sabiyumva
- komitatano A: s-ro Miloš Bloudek
- komitatano B: s-ro José Antonio Vergara Olavarría
- komitatano A: s-ro Yu Tao
- komitatano A: s-ro Wang Ruixiang
- komitatano B: s-ro Dennis E. Keefe
- komitatano A: s-ino Ileana Schrøder
- komitatano A: s-ro Edda-Merike Pelt
- komitatano A: s-ro Tuomo Grundström
- komitatano A: s-ino Claude Nourmont
- komitatano A: s-ino Sylviane Lafargue (IFEF)
- komitatano A: d-ro Ulrich Lins
- komitatano A: s-ro Martin Schäffer
- komitatano C: s-ino Zsófia Kóródy
- komitatano A: s-ino Maria Pontika
- komitatano A: d-ro Gábor Márkus
- komitatano A: s-ro Stefan MacGill
- observanto: d-ro Seán Ó Riain
- observanto: s-ro Hilmar Jón Bragason
- komitatano A: s-ro Eran Vodevoz
- komitatano B: prof. Amri Wandel
- komitatano A: d-ro Renato Corsetti
- komitatano A: d-ro Michael Boris Mandirola
- komitatano A: d-ro Gianfranco Polerani (IKEF)
- komitatano A: s-ino Saitō Tume
- komitatano A: s-ro Sibayama Zyun'iti
- komitatano A: s-ro Wally G. Du Temple
- komitatano B: d-ro Mark T. Fettes
- komitatano C: s-ro Jean Codjo
- observanto: s-ro Mafuila Mavomo Jackson
- komitatano A: s-ro Lee Jung-kee
- komitatano A: s-ino Spomenka Štimec
- komitatano A: s-ro Alberto Fernández-Calienes Barrios
- komitatano C: s-ro Julián Hernández Angulo
- komitatano A: s-ino Margarita Želve
- komitatano A: s-ro Povilas Jegorovas
- komitatano A: s-ro Brian R. Moon
- observanto: s-ro John Vella-Bondin
- komitatano A: s-ino Mallely Martínez Mateos
- observanto: s-ro Chimedtseren Enkhee
- komitatano A: s-ino Loes Demmendaal
- komitatano A: s-ro Nico Huurman (TEJO)
- komitatano A: s-ro Robert Moerbeek (LIBE)
- komitatano A: s-ro Bharat Kumar Ghimire
- komitatano A: s-ro Prince Henry Ozoemena C Ogúinye
- komitatano A: s-ro Torstein Kvakland
- observanto: s-ro Bradley McDonald
- komitatano A: s-ro Paweł Fischer-Kotowski
- komitatano B: s-ino A. Barbara Pietrzak
- observanto: s-ro Miguel Faria de Bastos
- komitatano A: s-ino Aurora Bute
- komitatano A: s-ino Svetlana Smetanina
- observanto: s-ro Peter Baláž
- komitatano A: s-ro Janez Jug
- observanto: s-ro Colin S. Beckford
- komitatano A: s-ino Ann-Louise Åkerlund
- komitatano A: s-ro Dietrich M. Weidmann
- komitatano A: s-ino Mireille Grosjean nome de ILEI
- komitatano C: s-ro Stefano Keller
- komitatano A: s-ro Eŭheno Kovtonjuk
- komitatano A: s-ino Lucille C. Harmon
- komitatano C: d-ro Orlando E. Raola
- komitatano A: s-ro Pham Mai Lan
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- artikolo "Fettes duoble pli populara ol Derks" de julio 2013 pri la rezultoj de la elekto de la UEA-komitatanoj B 2013-2016 en la retejo libera folio