Kogalimo
Kogalimo (ruse Когалым) estas urbo en Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra en Rusio.
Kogalimo | |||
---|---|---|---|
administra dividaĵo de Rusio urbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 628481 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 61 441 (2021) [ ] | ||
Loĝdenso | 400 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 62° 16′ N, 74° 29′ O (mapo)62.26666666666774.483333333333Koordinatoj: 62° 16′ N, 74° 29′ O (mapo) [ ] | ||
Alto | 80 m [ ] | ||
Areo | 153,5 km² (15 350 ha) [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kogalym [ ] | |||
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 71183.
La urbo estis fondita en jaro 1975.
Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1985.
La interurba telefona kodo estas 34667, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).
Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 62° 16′ N 74° 29′ O / 62.267 °N, 74.483 °O (mapo).
La urbo estas ĉe rivero Ingujagun (ruse Ингуягун) sur multjare frostiĝinta tero.
En jaro 2002 la urbo havis 55,4 mil loĝantojn.
Nomo
redaktiLa fervoja stacio kaj vilaĝo, poste transformiĝinta je urbo, origine estis nomitaj laŭ proksima lago Kogolimlor (Коголымлор) kaj origine estis skribataj, respektive, Kogolimskaja kaj Kogolimskij[1]. En la ĥanta lingvo vorto Kogolim (Коголым) signifas marĉo, pereigejo. Laŭ alia versio ĝi devenas de la ĥantaj vortoj kog (ког) aŭ koĥ (кох), kio signifas longa kaj aling (алынг) kio signifas komenco, do Kogolim povas signifi longa riverfonto[2].
Laŭ rememoroj de estro de la Tjumena provinca studenta konstrua taĉmento Anatolij Jurĉenko, antaŭ vizito de ministro de transporta konstruado Ivan Sosnov kaj estro de la trusto Tjumenstrojput (ruse Тюменьстройпуть, do Tjumenvojkonstruado) Dmitrij Korotĉajev oni decidis renovigi panelon kun surskribo "Bonvenon! St. Kogolimskaja" (ruse Добро пожаловать! Ст. Коголымская), ĉar ĝi jam paliĝis kaj kadukiĝis. La nova panelo estis alportita per helikoptero el Surguto kaj enhavis eraron, evidente kaŭzitan de tio ke en la rusa senakcenta o prononceblas kiel a, do aperis Kogalimskaja. Mankis tempo por mendi la novan panelon kaj tiel la erara skribo unuafoje trafis oficialajn paperojn. Poste Kogalimskaja reduktiĝis ĝis Kogalim[3].
Historio
redaktiLa urbo estis konstruita ekde nulo por personaro, priservanta apudajn naftominejojn.
La 6-an de februaro 1976 laŭ pado farita de inĝeniero-prospektoro Jevgenij Aleksejev militfervojistoj atingis foston kun tabulo "St. Kogolimskaja" (ruse Ст. Коголымская). La unua kolono konsistis el 11 kamionoj, gvidataj de ĉiaterena tirilo GT-T stirata de majoro Aleksandr Morozov, vic-estro de la 74-a aparta meĥanizita fervoja bataliono. Nokte la kolono, startinta de stacio Ult-Jagun (ruse Ульт-Ягун), venis al la 91-a km de la vojo kaj starigis la unuan tendaron. La 22-an de aprilo 1976 brigado de arbohakistoj-ĉarpentistoj subestre de Stepan Torskij trahakis strion por la unua strato en vilaĝo Kogolimskij — strato Pionerskaja (Junpionira). Post du monatoj venis la Ĥarkova transporta zona studenta konstrua taĉmento, kiu daŭrigis la laboron[4]. Ĝi kreis la stratojn Tajeĵnaja (Tajga) kaj Magistralnaja (Magistrala)[5].
Lokaj konstruaj organizaĵoj estis tro malfortaj, do en 1975 estis eldonita la komuna ordono de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio kaj la Konsilio de Ministroj de Sovetunio, laŭ kiu apartaj respublikoj iĝis konstruaj aŭspiciantoj de novaj nordaj urboj de Tjumena provinco. Kogalimo estis prikonstruata de la baltaj respublikoj (Latva SSR, Litova SSR, Estona SSR)[6].
La ĝenerala konstruanto iĝis SU-7 (Konstrua administracio N 7) de la trusto Samotlorneftepromstroj (Samotlornaftoindustrikonstruado). Ĝiaj kontraktuloj estis[7]:
- Tallinstroj (Talinkonstruado) de la Ministerio pri konstruado de Estona SSR;
- SMP-1 (konstru-munta trajno N 1) de la Kaŭna domkonstrua kombinato de la Ministerio pri konstruado de Litova SSR;
- PMK-177 (movebla konstrua kolono N 177) de la Riga trusto de grandpanela konstruado de la Ministerio pri konstruado de Latva SSR;
- DRSU-12 (vojkonstrua administracio N 12) de la Ministerio de aŭtovojoj de Litova SSR. Ĝeneralan dezajnadon plenumis la instituto Giprogor (Leningrado), detalan planadon faris filio de la Kaŭna instituto pri dezajnado de urba konstruado (ruse Каунасский институт проектирования городского строительства).
La 5-an de septembro 1980 al la estonta urbo direktiĝis la unua trajno de la trusto Talinstroj, konsistinta el 32 ordinaraj kaj 13 hejtataj vagonoj. Ĝi alportis konstruajn materialojn, elektrostacion, nutraĵojn kaj 32 homojn (29 virojn kaj 3 virinojn) subestre de Lembit Miĥajlov. La 14-an de septembro la trajno venis al stacio Kogalimskaja, situinta 7 km for de la konstruota vilaĝo. Printempe 1981 estis preta vilaĝo de konstruistoj kaj komenciĝis konstruado de la unuaj kvartaloj. En julio 1981 oni komencis konstruadon de la unua kvinetaĝa domo el ruĝaj brikoj, por 60 apartamentoj. Poste oni uzis gasobetonajn panelojn faritajn en Narvo. En 1981 estis konstruitaj 3 domoj kun komuna areo 10 233 m2[7]. Poste venis konstruistoj el Litovio kaj Latvio[8].
La konstruado progresis ne sufiĉe rapide kaj pro tio estro de NGDU Povĥneft (naftogasmina administracio Povĥnafto) Boris Koŝelev estis eksigita "pro nefarado de agoj pri organizado de kontrolado de konstruado de loĝejoj en vilaĝo Kogalimskij" (ruse за непринятие мер по организации надзора за строительством жилья в поселке Когалымский). La 14-an de januaro 1983 tiun postenon okupis Vagit Alekperov[9]. Kogalimo interalie estis la sola urbo en la regiono, kie ne aperis vagon-urbetoj kiel provizora formo de loĝado, sed ekde komenco estis konstruataj normalaj domoj[10].
En aŭgusto 1985 la Tjumena provinca partia komitato proponis alinomi Kogalimon je Druĵbagrad (Amikecurbo) memore al kunlaboro de Usono kaj Sovetunio dum la Dua mondmilito, kiam en 1942 ĉe lago Kogolimlor (Коголымлор), situanta 47 km for de la estonta urbo, estis kreita helpa aerodromo. Ĝia tasko konsistis je priservado de aera itinero ALSIB, laŭ kiu kadre de Lend-Lease el Alasko tra Siberio sekvis usonaj aviadiloj[11]. Dum la itinero funkciis, kraŝis 85 aviadiloj, pereis 115 pilotoj[12]. Post la Dua mondmilito la aerodromo estis konservita kiel rezerva kaj kaze de milito kontraŭ Usono ĝi devus akcepti aviadilojn Tupolev Tu-4 kaj Iljuŝin Il-28[13]. La iniciato pri la alinomo estis rifuzita pro protesto de la Ministerio pri defendo[14].
Referencoj
redakti- ↑ Петрушин, А. А.. (2021) Когда закончилась война (ruse), p. 106. ISBN = 9785400016301.
- ↑ Поспелов, Е. М.. (2008) Географические названия России. Топонимический словарь (ruse), p. 235. ISBN = 978-5-17-054966-5.
- ↑ Петрушин, А. А.. (2021) Когда закончилась война (ruse), p. 108–109. ISBN = 9785400016301.
- ↑ Петрушин, А. А.. (2021) Когда закончилась война (ruse), p. 106–107. ISBN = 9785400016301.
- ↑ Петрушин, А. А.. (2021) Когда закончилась война (ruse), p. 108. ISBN = 9785400016301.
- ↑ (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 295–296. ISBN = 5-93020-118-2.
- ↑ 7,0 7,1 Петрушин, А. А.. (2021) Когда закончилась война (ruse), p. 121. ISBN = 9785400016301.
- ↑ Петрушин, А. А.. (2021) Когда закончилась война (ruse), p. 122. ISBN = 9785400016301.
- ↑ Петрушин, А. А.. (2021) Когда закончилась война (ruse), p. 123. ISBN = 9785400016301., kiu neoficiale estas konsiderata kreinto de la urbo
- ↑ Петрушин, А. А.. (2021) Когда закончилась война (ruse), p. 129. ISBN = 9785400016301.
- ↑ Петрушин, А. А.. (2021) Когда закончилась война (ruse), p. 129–130. ISBN = 9785400016301.
- ↑ Петрушин, А. А.. (2021) Когда закончилась война (ruse), p. 133. ISBN = 9785400016301.
- ↑ Петрушин, А. А.. (2021) Когда закончилась война (ruse), p. 137. ISBN = 9785400016301.
- ↑ Петрушин, А. А.. (2021) Когда закончилась война (ruse), p. 29. ISBN = 9785400016301.