Knud Knudsen (lingvisto)
Knud Knudsen (naskiĝis la 6-an de januaro 1812 en Tvedestrand - mortis la 30-an de marto 1895 en Kristiania, nun Oslo) estis norvega edukisto, verkisto, filologo[1], plej konata kiel "la patro de la norvega lingvo" ("riksmål/" kaj poste "bokmål"[2] [elp. BUKmol kiu signifas libroparolo], la nomo de la plej vaste uzata maniero por skribi la norvegan lingvon kaj la plej konservema formo de la norvega, forte influita de la dana lingvo (tial foje nomata la dan-norvega lingvo[3]).
Knud Knudsen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de januaro 1812 en Holt Municipality, Nedenes amt |
Morto | 4-an de marto 1895 (83-jaraĝa) en Christiania, Akershus diocesan governorship |
Lingvoj | norvega |
Ŝtataneco | Norvegio |
Okupo | |
Okupo | lingvisto filologo pedagogo |
Biografio
redaktiKnudsen estis instruisto en publika lernejo dum tri jaroj, poste prenis sian filologian oficialan ekzamenon en 1840 kaj estis lektoro kaj prelegisto ekde 1840. Precipe post lia foriro el la lernejo li kreis la movado por la antaŭenigo de la riksmål (laŭvorte 'lingvo de la regno' aŭ la nacia lingvo). Diverspunkte li ankaŭ sukcesis aprobi siajn opiniojn de iamaj kontraŭuloj. Li testamentis sian riĉaĵon (ĉ. 20 000 SEK) al fondumo por la antaŭenigo de la dan-norvega "landsmål".
Bokmål kaj nynorsk
redaktiKnud Knudsen volis ke Norvegio havu ankaŭ sian propran literaturan lingvon, disde de tiu en Danio, ne apogante la novnorvegan varianton "landsmål" (depost 1929 nomata Nynorsk), evoluigitan de Ivar Aasen. Paralele al la lukto de Ivar Aasen por la enkonduko de landsmål, kiu esence devias en tio ke Knudsen volis uzi la dan-norvegan skribite laŭ norvega elparolo[4].
En grava artikolo Om Norskhet i vor Tale og Skrift, Knudsen komparis sian propran starpunkton kun tiu de Ivar Aasen, asertante ke ili havis la saman celon, sed ke ili malkonsentas pri la ritmo kaj procezo de ŝanĝoj. Knudsen havis neniun fidon ke la reganta socia klaso akceptus la formon kiun Aasen reprezentis. Laŭ Kneudsen la nura realisma afero estis ŝanĝi la danan-norvegan laŭŝtupe en pli norvegan direkton. En lia verko Hvem skal vinne? (Kiu devus venki?) de 1886 li antaŭvidas, ke la du strategioj finfine renkontos en komuna norvega skriba lingvo. La opinio de Aasen pri lingva planado estis pli revolucia ol tiu de Knudsen, kiu estis pli konservema[1].
En 1917 estis enkondukita nova ortografio, kiu unuafoje validis por ambaŭ celformoj, riksmål/ kaj landsmål (de 1929 nomita Nynorsk), kaj kiu havis la eksplicitan celon stimuli proksimiĝon inter la du skribaj lingvoj.
En 1938 sekvis nova paŝo al interproksimiĝo inter bokmål kaj nynorsk en la formo de nova ortografia reformo. Post la Dua Mondmilito sentiĝis la bezono bezono ke ekzistu du ĉefaj variantoj de bokmål, kiuj estis nomitaj moderaj kaj radikalaj. La radikala Bokmål havis formojn kiuj estas pli proksimaj al Nynorsk, dum la moderulo tenis plurajn formojn influitajn de la dana.
Bokmål hodiaŭ
redaktiBokmål estas formale egala al Nynorsk, sed en praktika uzo ĝi daŭre estas la domina skriba lingvo en Norvegio. Oni povas taksi, ke proksimume 90 procentoj de la homoj uzas la bokmål kiel sian ĉefan skriblingvon.
Pri Latino
redaktiKnudsen opiniis, ke anstataŭ klasikaj lingvoj (la latina kaj la greka), oni devas pli atenti la instruadon de la gepatra lingvo.
De la komenco, Knudsen estis konvinkita kontraŭulo de la klasika edukado kie la latina estis plej uzita en supera edukado, kiun li klopodis limigi favore al pli plena kaj ĉiam pli ampleksa instruado de la gepatra lingvo, historio kaj realaj temoj. Knudsen longe estis skeptika pri la domina loko kiun la latina (kaj la greka) havis en la klasika edukado, prave nomita la latina lernejo. En 1884 Knudsen reprenis la batalon kontraŭ la latina kaj la defendon de la gepatra lingvo per la eldono de la libro Latinskole uten Latin.
Knudsen estis influita de la ideoj de Nicolai Grundtvig kaj estis propagandisto de eduka sistemo bazita sur la gepatra lingvo kaj historio. En publikaĵoj kiel ekzemple Det norskemaal-stræv (1867) kaj Unorsk og norsk eller fremmede ords avlösning (Ne-norvega kaj norvega aŭ fremdvorta anstataŭaĵo) el la jaro 1881, Knudsen liveris senlacan lukton por la liberigo de la norvega de la dana, kaj laŭ vortelekto kaj elparolo, ortografio kaj sintakso. Lia tielnomita "dan-norvega lingva penado", kiu estis unue formulita en la artikolo Om Lydene, Lydtegnene og Retskrivningen i det norske Sprog de 1845, baziĝis sur la fakto ke ortografio devus esti reguligita "laŭ la plej ofta elparolo de vortoj en la buŝo de la homoj" t.e. fonetika ortografio aŭ literumado de la skriba lingvo kiu plej adaptiĝas al la parolata lingvo[1].
Lingvaj debatoj
redaktiLa rilato inter Bokmål kaj Nynorsk estis unu el la plej grandaj politikaj temoj en Norvegio ekde la fino de la 19-a jarcento. Ekzistis debatoj inter tiuj kiuj preferis radikalan Bokmål kun formoj kiuj alproksimiĝis al Nynorsk, kaj tiuj kiuj antaŭenigis tradician Bokmål, ankaŭ nomitan nacian lingvon (.
Knudsen estis ankaŭ implikita en evoluigo de la debatoj en Norvegio kiuj rezultis en la formado de du oficialaj normoj por skribi la norvegan lingvon: riksmål alinomata landsmål, pli poste nomata bokmål. Kiel edukisto, li rimarkis ke studentoj havis malfacilecon skribi la danan kiam ili parolis la norvegan . Li venis al la konkludo, ke la skriba lingvo estu ŝanĝita laŭ la komuna parolo. En tiu rilato, Knudsen influis siajn samtempulojn, inkluzive de la norvega verkisto Björnstjerne Björnson.
Knudsen estis unu el la unuaj kiuj proponis la norvegigon (fornorskninglinjen), la reverkadon de pruntvortoj per norvega ortografion (ekzemple, igante ŝoforon en sjåfør). Lia celo estis doni pli norvegan guston al la literatura lingvo de Norvegio, adaptante ĝian ortografion kaj sintakson al la norvega uzokutimo kaj kie eblas anstataŭigante norvegajn vortojn per fremdaj derivaĵoj. Li volis ke ŝanĝoj okazu kiel eble plej baldaŭ kaj tial prezentis plurajn reformojn prilaborante la danan skriban lingvon. La plej kompleta traktado de tiu ĉi temo troviĝas en lia Unorsk og norsk, eller Fremmedords avlösning (1879-1881)[5].
Verkaro (elekto)
redaktiLa ĉefaj verkoj de Knudsen estas Haandbog i dansk-norsk sproglære (1856) kaj Unorsk og norsk eller fremmede ordslössing (1879-81). Granda nombro da liaj verkoj grupiĝas ĉirkaŭ tiuj verkoj, inter kiuj oni devas emfazi Ĉu la norvega estas la sama kiel la dana? ( 1862), Latinskole uten latin (1884), Hvem skal vinne? (1886) kaj la germana en la norvega kaj la dana (1888).
- Haandbog i dansk-norsk sproglære Manlibro de la dana-norvega lingvistiko)
- Er norsk det samme som dansk? (Ĉu la norvega estas la sama kiel la dana?)
- Modersmaalet som skolefag (La gepatra lingvo kiel lerneja lernobjekto)
- Nogle spraak- og skolespörgsmaal (Kelkaj paroladoj kaj lernejaj demandoj)
- Den landsgyldige norske uttale (La nacie valida norvega prononco)
- Unorsk og norsk eller fremmede ords avlösning (ne-norvega kaj norvega aŭ fremdvorta anstataŭaĵo), ampleksa norvega vortaro
- Latinskole uten latin (Latina lernejo sen latino)
- Hvem skal vinne? (Kiu devus venki?)
Literaturo
redakti- Ernst Jahr (2014) Language Planning as a Sociolinguistic Experiment: The Case of Modern Norwegian (Edinburgh University Press) (ISBN 978-0748637829)
- Egil Børre Johnsen (2006), Unorsk og norsk : Knud Knudsen: en beretning om bokmålets far (Unorsk kaj la norvega: Knud Knudsen: raporto pri la patro de la bokmåla lingvo, ISBN 82-996986-3-4
- Einar Lundeby (1995), Knud Knudsen – riksmålets fader, bokmålets bestefar. (Knud Knudsen - la patro de la nacia lingvo, la avo de Bokmål). En: Språknytt, volumo 4.
- Einar Haugen (1966), Language Conflict & Language Planning - The Case of Modern Norvegian (Harvard University Press)
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 (no) Dag Gundersen: Knud Knudsen – språkmann (Store norske leksikon). Arkivita el la originalo je 2016-10-20. Alirita 2018-03-14 .
- ↑ Bokmål estas unu el la du norvegaj skriboj. La alia estas Nynorsk. Bokmål estas uzata de ĉirkaŭ 90 procentoj de tiuj, kiuj skribas la norvegan en Norvegio. Bokmål evoluis de la dana tra laŭpaŝa norvego en la 19-a kaj 20-a jarcentoj. La nomo Bokmål estis adoptita en 1929. Ĝis tiam, la lingvo estis nomita dana, dana-norvega kaj riksmål (laŭvorte 'lingvo de la regno' aŭ la nacia lingvo) . Fonto: Nacia norvega enciklopedio
- ↑ Noto: La kialo, kial ekzistas du norvegaj skribaj lingvoj, estas la kuniĝoperiodo inter Norvegio kaj Danio (1537–1814) . Dum tiu periodo, la dana estis la skriba lingvo en Norvegio. Fonto: Nacia norvega enciklopedio.
- ↑ Norvega elparolo ofte estis pli laŭvorta ol la dana. Tio metis la fundamenton por la estonta evoluo de "dan-norvega" lingvo: norvega prononco bazita sur kaj adaptita al dana ortografio. Fonto: Nacia norvega enciklopedio.
- ↑ Finn-Erik Vinje:Knud Knudsen - Språkreformator og Skolemann (Norsk biografisk leksikon). Arkivita el la originalo je 2020-10-28. Alirita 2018-03-14 .
Vidu ankaŭ
redakti- Ivar Aasen, kreinto de la novnorvega lingvo Nynorsk.
- Henrik Wergeland, apoganto de memstara norvega skriblingvo kaj mondcivitano
Eksteraj ligiloj
redaktiBildoj aŭ aliaj dosieroj pri Knud Knudsen en Vikimedia Komunejo.