Kim Ĝong-il
estro de Nord-Koreio (1994–2011)
(Alidirektita el Kim Jong-il)
KIM Ĝong-il (korea:김정일 - 金正日; 16-a de februaro 1941 – 17-a de decembro 2011) estis la estro de Nord-Koreio ekde 1994. Li estis la Ĉefo de la Nacia Defendo-Komisio, Ĉefkomandanto de la Korea Popola Armeo, kaj Ĝenerala Sekretario de la Laborista Partio de Koreio.
Li sekvis sian patron Kim Il-sung, la fondinto de Nord-Koreio, kiu forpasis en 1994. Antaŭvidata posteulo estas Kim Ĝong-un, la plej juna filo de Kim Ĝong-il. Kim Jo-ĝong estas la plej juna filino de Kim Ĝong-il.