Katolika Universitato de Liono

katolika universitato ĉe Liono, Francio

La Katolika Universitato de Liono (akronime UCLy), ankaŭ konata kiel la Liona Katolika Instituto (france Institut Catholique de Lyon), estas franca privata universitato bazita en Liono kaj Annecy, en sudorienta Francio.

Katolika Universitato de Liono
privata universitato
katolika universitato Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 1875
Situo
Geografia situo 45° 45′ 5″ N, 4° 49′ 37″ O (mapo)45.751388894.82694444Koordinatoj: 45° 45′ 5″ N, 4° 49′ 37″ O (mapo)
lando Francio
urbo 2-a Arondismento de Liono
Nombroj
nombro de studentoj 11 700 vd
retejo Oficiala retpaĝaro [ ]
Listoj
membro de
vd
jura formo deklarita asocio en Francio vd
Katolika Universitato de Liono (Francio)
Katolika Universitato de Liono (Francio)
DEC
Katolika Universitato de Liono (Liono)
Katolika Universitato de Liono (Liono)
DEC
Map
Katolika Universitato de Liono
vdr

Nuntempe, ĉirkaŭ 8,600 studentoj studas en la Universitato, el kiuj 1,300 estas eksterlandanoj.

Ĝi estas dividita en kvin fakultatojn: juro, ekonomiko kaj sociosciencoj, filozofio kaj homscienco, teologio, literaturo kaj lingvoj, kaj natursciencoj. Ekzistas ankaŭ ses specialecaj universitatoj ( Écoles Supérieures ) kaj kvin rilataj universitatoj de teknikaj disciplinoj, aparte inĝenierlernejoj ( Écoles Professionnelles ).

Historio

redakti

La universitato estis fondita pro iniciato de katolikaj laikoj en 1875 kaj inaŭgurita en 1877.  Tio estis nur ebligita per la leĝo pri libereco de alteduko de la 12-an de julio 1875, kiel rezulto de kiu la kvar aliaj katolikaj altlernejoj en Francio estis kreitaj.

La tradicia kampuso proksime de Place Bellecour estis kompletigita en 2005 per alia kampuso en Place Carnot [1].

Tempolinio

redakti

1877 - fondo de la fakultatoj de literaturo kaj scienco.

1878 - fondo de la Supera Lernejo de Teologio (transformita en fakultaton en 1886).

1919 - malfermo de la Lernejo de Kemio (en 1992 iĝis la Instituto de Industria Kemio kaj Fiziko (ICPI)).

1932 - fondo de la Fakultato de Filozofio

Referencoj

redakti
  1. Sophie Pedder. "How France’s regions reflect the country’s diversity", The Economist, 30 September 2017.

Eksteraj ligiloj

redakti