Karl Zsigmondy
Karl Zsigmondy [ĵigmondi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsigmondy Károly estis aŭstria hungara matematikisto, profesoro. Liaj fratoj estis Nobel-premiito Richard Adolf Zsigmondy kaj same montgrimpanto Emil Zsigmondy, fine Otto Zsigmondy.
Karl Zsigmondy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de marto 1867 en Vieno |
Morto | 14-an de oktobro 1925 (58-jaraĝa) en Vieno, Aŭstrio |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Aŭstrio • Vieno |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario Aŭstrio |
Alma mater | Universitato de Parizo Universitato de Vieno Universitato de Göttingen Humboldt-Universitato en Berlino |
Familio | |
Patro | Adolf Zsigmondy (en) |
Frat(in)oj | Richard Adolf Zsigmondy, Emil Zsigmondy kaj Otto Zsigmondy |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |
Karl Zsigmondy [1] naskiĝis la 27-an de marto 1867 en Vieno. Li mortis la 14-an de oktobro 1925 en Vieno.
Biografio
redaktiGepatroj de Karl Zsigmondy estis hungaroj, kiuj translokiĝis al Vieno, kie Karl naskiĝis. Li akiris diplomon (PhD) en sia naskiĝurbo en 1890. Li plulernis por profundigi siajn studojn laŭvice en Berlino, Universitato de Göttingen, Sorbonne. Inter 1894 kaj 1925 li instruis en la universitato en Vieno, ankaŭ en instituto pri teknologio inter 1895-1902. En 1902 li estis nomumita universitata lektoro, en 1905 ordinara profesoro, sed jam en Prago. Li revenis por instrui plu en Vienon, kie li estis dekano en la studjaroj 1916 kaj 1920, rektoro en la studjaro 1918, katedrestro inter 1921 kaj 1925. En 1921 li ricevis premion "Hofrat".
Elektitaj publikaĵoj
redaktiKarl Zsigmondy estas la verkinto de 10 sciencaj verkoj, kiuj estas dediĉitaj al la nombroteorio.
Fontoj
redakti- [2] Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine germane
- [3] ĉeĥe
- [4] portugale