Karl Bartel
Karl Bartel (naskiĝis la 5-an de februaro 1892 en Graz) estis aŭstra esperantisto kaj industria oficisto.
Karl Bartel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de februaro 1892 |
Morto | je nekonata jaro post 1940 en la 20-a jarcento |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li estis esperantisto de 1907. Li kunfondis internacian klubon "Junaj Esperantistoj", gvidis multajn kursojn, iniciatis post la unua mondmilito en 1920 "Esperanto-helpon por aŭstraj infanoj". Hispanujo gastigis 324 infanojn dum unu jaro. Tradukoj liaj aperis en La Semajno, La Marto kaj Scienca Gazeto.
Ekde 1932 li estis honora membro de Aŭstra Esperanto-Asocio.[1] En 1935 li estis kasisto de la Esperanto-Societo por Stirio.[2]
Verkoj
redakti- Aŭstriaj [tiel!] infanoj el Graz en Sabadell [1920-1921]. Graz 1957, 6 folioj.
Referencoj
redakti- ↑ Aŭstria Esperantisto 1932, n-ro 7, paĝo 74
- ↑ Aŭstria Esperantisto (revuo) 1936, n-ro 2, paĝo 8