Kanono por fino de la jarcento
Kanono por fino de la jarcento (pole: Kanon na koniec wieku) – serio de 25 (poste plivastigita ĝis 40) de la plej gravaj libroj de la 20-a jarcento, elektitaj en plebiscito de legantoj de „Rzeczpospolita” kaj eldonitaj de Porozumienie Wydawców (Interkonsento de Eldonistoj) konsistanta el ok eldonejoj: Bellona, Rebis, „Muza”, PIW, „Znak”, Wydawnictwo Dolnośląskie, Wydawnictwo Literackie kaj Wydawnictwo Naukowe PWN. La libroj ĉiun duan semajnon de septembro 1999 ĝis septembro 2000. En 2001 laŭ deziro de legantoj oni decidis pri eldono de pluaj 15 libroj el la serio, kiuj aperis de septembro 2001 ĝis fino de 2002.
Listigo de verkoj eldonitaj en la serio
redakti- Miĥail Bulgakov – La Majstro kaj Margarita
- Albert Camus – La pesto
- Julio Cortázar – Hopludo
- Umberto Eco – La nomo de la rozo
- Witold Gombrowicz – Ferdydurke
- Günter Grass – La lada tambureto
- Jaroslav Hašek – La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito
- Joseph Heller – Catch-22
- Ernest Hemingway – For Whom the Bell Tolls
- Zbigniew Herbert – 89 versoj
11 Gustaw Herling-Grudziński – Alia Mondo
12 James Joyce – Uliso
13 Franz Kafka – La Proceso
14 Tomasz Mann – Magia monto
15 Gabriel Garcia Márquez – Cent jaroj da soleco
16 Alan Alexander Milne – Winnie-la-Pu
17 George Orwell – La Besto-Farmo
18 George Orwell – 1984
19 Boris Pasternak – Doktoro Ĵivago
20 Marcel Proust – Serĉante perditan tempon
21 Antoine de Saint-Exupéry – Eta Princo
22 Bruno Schulz – La cinamobutikoj kaj Sanatorio sub Klepsidro
23 Aleksandr Solĵenicin – La Gulaga Arkipelago
24 Miĥail Ŝoloĥov – Silenta Don'
25 John Ronald Reuel Tolkien – La Mastro de l'Ringoj
26 Samuel Beckett – Dramoj
27 Joseph Conrad – Lord Jim
28 William Faulkner – The Sound and the Fury
29 Sigmund Freud – Enkonduko al psikanalizo
30 Hermann Hesse – La stepa lupo
31 Aldous Huxley – Brava Nova Mondo
32 Ken Kesey – Flugo super kukola nesto
33 Milan Kundera – La netolerebla leĝero de estado
34 Giuseppe Tomasi di Lampedusa – La Gepardo
35 Mario Vargas Llosa – Interparolo en la katedralo
36 Thomas Mann – Doktor Faustus
37 Robert Musil – La homo sen proprecoj
38 Erich Maria Remarque – En okcidento nenio nova